Marzena, 2006-04-23

DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ

Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la marto 2006 sur vojo al Lukla, kaj suspektinde, ke ni eble estis forkaptitaj per maoistoj, faris grandegan agadon celinta klarigon de nia situacio kaj se necesus - liberigon.

Unue ni dankas al la estraro de la Nepala Esperanto-Asocio kaj aliaj, nepalaj samideanoj, kiuj laux la plej bonaj intencoj alarmis ogranizajxojn pri homaj rajtoj, kio vesxajne povus esti nura efika helpa agado, se ni estus forkaptitaj per maoistoj.
Ni dankas al multaj polaj geesperantistoj kiuj dum tiuj tagoj montris sian plej grandan zorgon pri ni. Precipe ni dankas al s-inoj Teresa Nemere kaj Kinga Czachowska-Nemere, kiuj tenis sencxesan informan kontakton kun nepalaj esperantistoj, trankviligis niajn geproksimulojn kaj, kvankam malmultaj informoj, donis al la polaj amaskomunikiloj plej prudentan klarigon de nia situacio.
Elkorajn dankojn al cxiuj eksterlandaj esperantistoj, amikoj kaj nekonatuloj, kiuj maltrankviligxis pri nia situacio kaj deziris al ni felicxan revenon el Himalayo. Specialaj dankoj al neesperantistoj - s-ro Pawan Lama Sherpa kaj al la direktoro de la "Sita Air", kiuj helpis al ni sekure flugi reen al Katmanduo.

Majxena kaj Vojtek - gepoloj E-mondvojagxantoj
Gosia (Maria) kaj Konrad - polaj gemondvojagxantoj




Platforma handlowa