Vero pri la „kaptado sur vojo al Everesto” Interesigxon de amaskomunikilojn pri la vera historio ni komencis dubi tuj, post kiam ni eksciis, ke ni igxis herooj de jxurnaloj, radio kaj televido. La formo en kiu jxurnalistoj, policistoj kaj soldatoj interviuis nin kaj ignorado de iuj niaj respondoj konvinkigis nin, ke la „forkaptadon” utiligas por si mem diversaj organizajxoj, dum kiam nia situacio enigxas pli kaj pli malbona
Kun gepoloj Gosia (Maria) Los kaj Konrad Kakolewski – neesperantistoj - ni konatigxis pere de interreto. Ili skribis al ni antaux komenco de sia vojagxo cxirkaux la mondo kaj ni rapide amikigxis. Antaux du monatoj ni decidis krucigi niajn vojojn kaj renkontigxi jxuste en Nepalo.
„Kial gepoloj decidis iri tra la regiono okupita per maoistoj” – demandis jxurnaloj.
Pro du kialoj. Unue, vojagxinte jam de longe deziris ni malproksimigxi de lokoj, en kiuj cxion kaj cxiujn regas turizma komerco. Ni bezonis iom da trankvileco. Do ni decidis iri sole, sen gvidanto, sen portistoj, laux vojo, kiun elektas malmultaj turistoj.
Due, la vojagxkosto de buso al urbeto Gxiri, malproksima de Lukla (“pordo al Everesto”) je sep taga marsxo, estis dudek foje malplikosta ol flugbileto al Lukla.
Sxajnas tamen al ni, ke nauxdek naux procentoj da turistoj decidas flugi al Lukla, ne pro timo pri renkontigxo kun Maoistoj (ja ili sxangxigxas sian pozicion ekde 10 jaroj kaj okazis ecx, ke iam okupis kaj Lukla kaj Namcxe), sed deziro mallongigi la marsxadon, kiu inter Gxiri kaj Lukla ne estas facila. La padeto, anstataux grimpi iom post iom, trancxas multajn valojn, kio kauxzas malfacilan, tamen interesan, multhoran supren- kaj malsupreniradon, cxiu tage.
Krom tio, vojagxo el Katmanduo al Gxiri per buso (je dubinda komforto) tra montara, serpenta vojo, ofte blokita per Maoistoj, dauxras dek horojn, dum kiam flugo al Lukla - nur tridek minutojn.
Kompreneble ni konsciis cxeeston de Maoistoj sur la elektita de ni vojo. Ke ili ne estas dangxeraj por eksterlandanoj kaj ke ni ne sukcesos eviti “imposton” de mil rupioj (cxirkaux 15 usonaj dolaroj) pro eniro al ilia regiono, ni estis informitaj en Katmanduo multfoje. Do ni estis pretaj, kaj por renkontigxo kaj por malmorala elspezo. Ja postulataj de eksterlandanoj „impostoj”, aux se iu volas „donacoj”, subtenas armadon de komunistaj partizanoj.
Versxajne oni perfidis nin jam en Gxiri, kiun ni atingis vespere la 21an de la marto. Lauxdire maoistoj ne cxiam forlasas sekurajn montarojn kaj malsupreniras al vilagxoj. Iu devis telefone anonci al ili nian alvenon, cxar la unua trupo atendis nin jam en vilagxo Sxivalaja – post tri hora marsxado de urbeto Gxiri.
La junaj komunistoj haltis nin, montrante la biletaron kun vizagxoj de Marks, Engels, Lenin kaj Mao (ja maoistoj donas kvitancojn, validajn lauxdire por 6 monatoj) kun fiksitaj prezoj 5.000 rupioj (70 usonaj dolaroj) po unu persono!!!
Tamen por kvinobla plialtigxo de „imposto” ni ne estis pretaj.
Cxar la viroj ne posedis anglan suficxe bone, ili permesis al ni iri al sekva vilagxo Bandar, kie trovigxis ilia komando kaj kie ni povus negocii nian situacion.
En malgrandaj setlejoj sur vojo vilagxanoj rankontis al ni pri vizitoj de maoistoj, kiuj revenas cxiu monate postuli tributon kaj nesubordigon batalas kun pafiloj. Preterpasis nin kelkaj portistoj, de kiuj maoistoj ankaux postulis impostojn po 5.000 rupioj, kio sxajne kovras iliajn monatajn salajrojn.
Antaux krepusko ni atingis Bandar – lauxdira cxefstabejo, kie ni estis devigitaj pasigi nokton. Tamen volonte ni prokrastis negociojn gxis sekva mateno.
Bedauaxrinde la mateno ne donis al ni grandajn esperojn, ke ni atingos kompromison. Armiitaj per karabenoj kaj grenadoj “gxentlemanoj” kategorie ignoris cxiujn niaj argumentojn - ekonomiajn, historiajn kaj logikajn. Ja neniu prudenta turisto, sciante pri la 70-dolara imposto, venus al Gxiri, se la flugo al Lukla kostas nur 90 usonaj dolaroj.
Kaj en tiu cxi punkto de debato, gvidanto, je kromnomo Samul, frostigis nin respondante, ke ili forpafos aviadilojn per raketoj, kiujn baldaux acxetos. Kaj post tio turistoj de nove komencos alvenadi per busoj al Gxiri, kiu igxos pli sekura.
Ni havis du eblecojn: pagi sume 280 usonaj dolaroj kaj dauxrigi nian marsxadon al Lukla, aux reveni al Sxivalaja kaj de tie atingi ege malofte uzatan, iom pli longan nordan vojon al Namcxe, esperante, ke tie ni ne renkontos maoistojn kaj, ke pontoj sur riveroj ne estos rompitaj.
Ni elektis duan eblecon, tamen okazis stranga situacio. La kvar viroj kun karabenoj kaj cxirkaux 15-jara knabo kun sako plena da grenadoj, videble malkontentaj pro nia decido, ekstaris kaj informis, ke ili intencas akompani nin kaj “eskorti” al Sxivalaja.
Eblaj scenaroj de multhora marsxado kun armiitaj komunistoj tra la arbaro alvenis al nia imago rapide, en plej kuragxaj variantoj. Kaj tiam ni ektimegis.
Post mallonga, kaosa interkonsilo, ni decidis, ke pli sekure estos pagi ricevante kvitancojn, cxe atestantoj, savante plej versxajne restajxon de nia mono, fotilojn, kaj eble ecx sanon.
Tamen impertineteco kaj malpacienco de Maoistoj timigis nin dauxre. Ni jam perdis certecon, cxu post pago de la tuta sumo, ili ne proponos al ni “eskorton” ankaux al direkto de Lukla. Kaj tiam venis al ni ideo, kiamaniere sekurigxi kontraux tiu cxi dangxero.
Bandar estis la lasta vilagxo antaux Lukla, en kiu trovigxis telefonoj. Ni informis maoistoj, ke tuj ni pagos, tamen antauxe ni devas sciigi niajn amikojn pri la situacio. Felicxe tion cxi Samul permesis al ni fari.
Ni decidis telefoni al esperantistoj en Katmanduo, sciigante ilin, ke ni renkontis maoistojn inter Gxiri kaj Lukla, kaj petante, ke ili informu polan ambasadon pri nia situacio, se ni ne retelefonos el Lukla post kvar tagoj. Bedauxrinde la unua esperantisto – jxurnalisto Razen forlasis sian oficejon. Ankaux prezidanton de Napala Esperanto-Asocio – s-ron Mukunda ni ne povis kapti. Do ni parolis angle al iu knabo, kiu respondis telefonon en hejmo de s-ro Mukunda.
La komunikaton ni ripetis dufoje, por ke Samul klare komprenu, pri kio ni parolas kun niaj amikoj en Katmanduo. Auxskultante nian parolon, li tamen savis pokeran vizagxon.
Post telefono, pli trankvilaj, ni pagis 20.000 nepalaj rupioj (ekvivalento de 280 usonaj dolaroj) kaj rekomencis nian marsxadon. Sen dangxera akompano.
Dum kvar sekvontaj tagoj ni renkontis maoistoj nur unufoje. Sur la intermonto Tragsindo La ni preterpasis grupon de dekkelkaj adoleskantoj en uniformoj, cxiuj armiitaj per karabenoj, kiuj nek respondis nian saluton “Namaste”, nek postulis de ni monon aux „impostajn” kvitancojn. Do ni trairis la intermonton rapide.
La 27an de la marto, posttagmeze, ni atings vojkrucigxon en vilagxo Surka. Vojtek kaj Konrad supreniris al Lukla, por telefoni al Katmanduo, kiel ni anoncis kaj mi kun Gosia elektis malsupran vojon al Chaplung, kie ni cxiuj interkonsentis renkontigxi post tri horoj.
En Lukla surprizitaj Vojtek kaj Konrad estis entusiasme akceptitaj per policistoj kiel savitaj malliberuloj. Sciigitaj ili esti per novajxoj pri lauxdira forkaptado, turmentitaj per telefonaj demandoj de jxurnalistoj, ambasadoroj, organizajxoj de homaj rajtoj, ktp. Dum interviuoj, interalie por Reuter ili neis, ke ni estis forkaptitaj. Sxajnis tamen, ke neniun interesis tiu cxi “detalo”, kion pruvis sekvontaj artikoloj.
Laux informo de policistoj, cxiuj helikopteroj devis speciale flugi super la vojo el Gxiri, por sercxi nin. Ni ne rimarkis tion cxi. Frapis nin tamen malgaja vero, ke se ni vere estus forkaptitaj, krom amaskomunikila, sensacia kaoso, plej versxajne neniu serioza, helpa agado okazus. Neniu, nek soldatoj, nek policistoj, timigitaj per maoistoj, kiujn “ni havis hazardan felicxon renkonti” (vortoj de armeanoj), neniu foriris por renkonti nin sur vojo al Lukla. Ecx kelkhora marsxo direkten al Gxiri ne okazis.
Anstataux tio, sur vojo el Lukla al Namche, soldatoj eskortis nin obstine en tute sekura regiono, libera de maoistoj kaj plena de eksterlandaj turistoj. En Namche ni de nove devis partopreni en proceduro de esplorado. La armeo forprenis niajn “impostajn” kvitancojn, certigante nin, ke ili nur pruntoprenas ilin por oficiala esplorado kaj en dauxra vojo al Gokjo kaj Everesto ni ne renkontos maoistojn.
Estro de la armea bazo en Namche – majoro Chandra Prakash Rajbahshi avertis nin, ke sensacio kreita cxirkaux ni kolerigis maoistojn. Samul neis (prave), ke li forkaptis nin kaj ecx oferis, ke estas preta sercxi nin kaj akompani al sekura loko (!?!? brrrr)
Do, tute ne eblas, ke ni sekure, post nia marsxo al Everesto, revenos piede tra Bandar al Gxiri. Nian plendon, ke post pago de „impostoj” nia bugxeto ne permesas al ni flugi (ja, interalie pro malgranda vojagxbugxeto ni veturis al Gxiri per buso), la majoro respondis, ke faros cxion, kion li eblas, por organizi por ni senpagan revenon per helikoptero al Gxiri, aux per aviadilo al Katmanduo.
Tiamaniere trankviligitaj ni dauxris dektagan marsxadon al Gokjo, sekve tra la intermonto Cho La al Evereston kaj al la valo Chukung.
En Gokjo ni renkontis la vojagxanton el Israelo, kiu ankaux provis trapasi vojon en Gxiri al Lukla. Haltita per maoistoj li kategorie rifuzis pagi la „imposton”. Celinte lin per karabenoj, partizanoj forprenis liajn pasporton kaj dorsosakon. Vespere li eniris cxambron, kie oni metis liajn ajxojn kaj forkuris reen al Gxiri.
Turmentigintajn nin ekde kelkaj tagoj dubojn, cxu eble ni ne eraris, estinte ne suficxe obstinaj en niaj negocioj kun maoistoj, post interparolo kun Israelano ni facile forpelis.
Post la reveno al Namche, ni vizitis armean bazon, por “egzekucii” la promeson de la sekura reveno. La afero sxajnis esti serioza. Oni montris al ni dokumentaron pri nia „forkaptado” kaj poste kondukis al la gastejo, kontraux kiu armeo decidis pagi kaj kie ni devis atendi helikopteron.
Bedauxrinde malaperis la kvitancoj, kiuj povus sekurigi nin antaux sekva pagpostulo de maoistoj (se ni devus reveni piede al Gxiri). Lauxdire ili estis senditaj al la gxeneralstabo kies atestiloj kaj cxiuokaze majoro klerigis, ke ni ne povas reveni piede.
Matene, auxdante la alflugantan helikopteron ni de nove vizitis la bazon. Tamen oni ordonis al ni paki cxiujn ajxojn kaj malsupreniri al Lukla, kie sekvan tagon atendos nin alia helikoptero.
Kaj tiam la majoro prezentis sian plej bonan diplomatan spriton, pagante kontraux nia mangxajxo kaj gastejo 2.000 rupiojn kaj forpusxante nin el la regiono de sia kompetenteco.
Bedauxrinde en Lukla neniu atendis nin. Cxu ni rajtis esti surprizitaj?
La policistoj nenion sciis pri nia promesita helikoptero. El nia peto por konekti nin kun la majoro en Namche ili elturnigxis informante, ke jxus rompigxis kaj radiostacio kaj telefonaj konektoj. Oficistoj kaj policanoj komencis moki niajn postulojn. Peton, ke ili redonu niajn kvitancojn de maoistoj cxiuj ignoris.
La kolero ekkreskis en ni subite kaj forte. Ni donis ultimaton. Dum du horoj revenos al ni la kvitancoj aux aperos akceptebla por nia situacio propono de flugo. Se ne, ni informos pri cxio cxi amasadon kaj amaskomunikilojn.
La konduto de oficistoj tuj sxangxigxis. Tamen fakte helpis al ni sinjoro Pawan Lama Sherpa el iu turisma kompanio, kiu petis la privatan flugenterprenon „Sita Air”, ke ili prenu nin al Lukla kontraux lokaj pagoj, kiel por nepalanoj – triono de la prezo por eksterlandanoj (po 35 usonaj dolaroj).
Por partopreni en komuna foto, kiun ni promesis publikigi kune kun dankoj, alligxis (dubinde, cxu prave) gxentilega jam por ni policestro, kaj (tute prave) estrto de “Sita Air”.
Al du niaj savantoj– s-ro Pawan Lama Sherpa kaj direktoro de la „Sita Air” ni kore dankas, des pli, ke ili havis neniun devon helpi al ni.
La piloto suprenflugigis etan aviadilon cxe la fino de tre mallonga startzono, forpreninte nur kvar pasagxerojn – nin. Ja posttagmezaj flugoj al cxefurbo kutime estas malplenaj. Do, evidentigxis, ke por solvi nian problemon suficxis nur iomete da bonaj intencoj.
La Katmanduo salutis nin per polica horo. Niaj retkestoj plenumigxis nekredeble. Legante tutan nokton artikolojn pri nia “forkaptado” kaj “savo” ni cerbumis pri vereco de ripetataj sencxese kaj senpense per amaskomunikiloj miloj da similaj sensacajxoj.
Nur BBC informis klare, ke ni neis forkaptadon.
DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ
Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la marto 2006 sur vojo al Lukla, kaj suspektinde, ke ni eble estis forkaptitaj per maoistoj, faris grandegan agadon celintan klarigon de nia situacio kaj se necesus - liberigon.
Precipe kaj unue ni dankas al la estraro de Nepala Esperanto-Asocio kaj aliaj, multaj nepalaj samideanoj, kiuj laux plej bonaj intencoj alarmis ogranizajxojn pri homaj rajtoj, kio vesxajne povus esti nura efika helpa agado, se ni vere estus forkaptitaj per maoistoj.
Ni dankas al multaj polaj geesperantistoj kiuj dum tiuj tagoj montris sian plej grandan zorgon pri ni. Precipe ni dankas al Teresa Nemere kaj Kinga Czachowska-Nemere, kiuj tenis sencxesan informan kontakton kun nepalaj esperantistoj, trankviligis niajn geproksimulojn kaj, kvankam malmultaj informoj, donis al la polaj amaskomunikiloj plej prudentan klarigon de nia situacio.
Elkorajn dankojn al cxiuj eksterlandaj esperantistoj, amikoj kaj nekonatuloj, kiuj maltrankviligxis pri nia situacio kaj deziris al ni felicxan revenon el Himalayo.
Specialaj dankoj al neesperantistoj - s-ro Pawan Lama Sherpa kaj direktoro de la „Sita Air”, kiuj helpis al ni sekure flugi reen al Katmanduo.