Marzena, 2006-01-18

ĈINIO parto la 7a – apud la rivero Yangtse (14.08 – 15.02.2005)

Venas la tago, kiam niaj lacaj piedoj, tro sataj de impresoj kapoj kaj malplenaj monujoj postulas de ni pli longan restadon. Do ni haltas en la provinco Chongqing, ĉe la riveroYangtse, en la loko tiel por ni fremda, ke jam post unu semajno la piedoj volas iri plu, la kapoj deziras novajn aventurojn, sed la malplenaj poŝoj haltigas nin tie por kelkaj longaj monatoj.


fotogalerio

Kvankam jam pasis la noktmezo, Nia amiko Zhao kun ĝojo bonvenigas nin kaj regalas per “ho go” (fama loka manĝaĵo) en la sama restoracio, kiel antaŭ unu jaro.
Matene, akompanataj de Zhao, bone ripozinte, tamen iom maltrankvilaj, vizitas ni la agentejon dunganta fremdlandajn instruistojn de la angla lingvo. Sed post nelonga interparolo, kun la kontraktoj en manoj kaj kun ŝlosilo al loĝejo ĉe la rivero, ni foriras la vitran oficejon de la kompanio kaj malsuprenveturas 22 etaĝojn en la klaustrofobiga lifto, sentante kiel malaltiĝas en ni la streĉo.

Restis ankoraŭ kelkaj tagoj de la someraj ferioj. Post longa vagado, finfine ni ĝuas la komfortan loĝejon, la molan liton kaj longan dormon. En la ĉambro ni havas televidilon kun la anglalingva fanfarona programo, kiu senĉese memorigas, ke ni havis feliĉon alveni al la lando “perfekta”. Do, jam baldaŭ ni ricevas la frenezan impreson, ke en Ĉinio okazas nur bonaj aferoj, kaj ĉiuj malbonaĵoj kreiĝas nur eksterlande.
Lokaj esperantistoj akompanas nin vespere, invitas al siaj hejmoj, restoracioj kaj al malnovstilaj dancejoj. Kvankam ni dancas ordinare, tuj ni iĝas tre popularaj. Homoj ĉirkaŭas nin kompakte kaj observas obstine. Vane ili provas imiti niajn movojn, ĉar en nia dancstilo mankas iujajn reguloj, aŭ skemoj. Kaj ĉinoj kutimas danci laŭ kanono. Pro tio ĉiuj ili dancas same. Paroj moviĝas sur pargeto per identaj movoj, iom rigide. Plej taŭga ŝajnas esti al ili la muziko simila al la militista marŝo. Tiam ĉiuj dancas plej fervore.
En urboj troviĝas grandaj placoj, sur kiuj matene maljunuloj ekzercas Tai Chi kaj post krepusko amasiĝas virinoj kaj dancas en simetriaj vicoj, precize imitante trejnistojn. Danco, ĉu gimnastiko?
Vesperojn ni pasigas en retejoj, kie reguloj ŝanĝiĝis ekde nia unua vizito en Ĉinio. Nun ĉiuj devas havi specialajn identigajn kartojn, per kiuj oni povas akcesi la interreton. Tiu ĉi invento ŝajnas esti iom freneza, ĉar en la ĉina interreto jam egzistas multege da cenzuro kaj aliflanke vizitantoj de retejoj kutime uzas nur babilejojn kaj ludas komputilajn ludojn. Multaj ŝajnas ne koni la fakton, ke interreto estas tiel riĉa fonto de informoj, aŭ ili ne bezonas uzi ĝin por tiu ĉi celo.

La unuan de septembro la agentejo sendas nin al “fino de la mondo”. Montara vojo kondukas tra malbelaj urbetoj kaj pli belaj vilaĝoj kaj finfine post kvin horoj ni atingas novan laborlokon.
En la pordo de lernejo bonvenigas nin la direktoro. Tra la mallarĝa koridoro li gvidas nin al la lasta etaĝo de komunloĝejo en kordego de la lernejo. Brue grincas la ŝloso en pezaj ŝtalaj pordoj kaj ni eniras nian novan, sombran loĝejegon, kun vidaĵo al la rivero Yangtse.
La ĉina kvalito turmentas nin de la unua tago. Falantaj klinkoj, rompitaj ŝaltiloj, fendoj en fenestroj kaj pordoj tiel grandaj, ke oni povas fermi ilin malatente kaj sen risko frakasi fingrojn.
Kaj la loka invento – kuirejo sen fenestro, aŭ, pli ĝuste, sen la ekstera muro. Do ĉiumatene, super la defluilo kun la larĝa vidaĵo al la strateto, ni lavas dentojn spirante freŝan aeron. Ankoraŭ estas varme, do la truo en kuirejo ne estas tiel teda. Tamen ĝi iĝas perfekta pordego por moskitoj kaj samtempe iliaj malamikoj – lacertoj. Iufoje post krepusko tra la kuirejo enflugas vesperto, ĉirkaŭas en la salono kaj tuj malaperas.
Dum vintro, kiam la temperaturo falas suben de nul gradoj, la lernejesto nur bedaŭras pro nia truo kaj senkulpigas sin dirante, ke la loĝejo ne apartenas al la lernejo kaj pro tio li ne rajtas enmeti fenestron. Do, post lecionoj, ĉar en ĉinaj loĝejoj mankas stovojn, ni kunvolviĝas ĉe la elektra varmigilo, kiun ni ricevis post kelkfoja obstina sendado de skribaj peticioj al la agentejo.

Sed ankoraŭ estas varma, suna aŭtuno kaj antaŭ ni la unua tago en la nova laborejo. Kune kun ni loĝas du helpantinoj el la agentejo, konantaj la anglan, kies taskoj estas partopreni en niaj lecionoj, traduki, klarigi, kanti. Ili estas nuraj personoj en la lernejo, kun kiuj ni povas komunikiĝi, ĉar la lokaj instruistoj de la angla lingvo, bedaŭrinde, angle ne scipovas paroli.
Pro la pluvo, ceremonio malfermanta la novan semestron, prokrastita estas al la sekva semajno. Ni komencas lecionojn sen solenaĵo. La asistantinoj lojale anticipas, ke ĉina lernejo estas malferma institucio, iu ajn rajtas alveni kaj observi lecionojn, precipe gepatroj, kiuj por edukado de infanoj multe pagas. Do, dum la unuaj tagoj vizitas niajn klasoĉambrojn amaso da gepatroj, instruistoj, direktoroj, oficistoj kaj ĵurnalistoj. Ni suferas tion ĉi kun stoika trankvilo, ja nur kun lernantoj ni sentas nin kiel sur areno. Niaj grupoj atingas nombron po 70-80 infanoj, eĉ en infanĝardeno. Sume ni ambaŭ instruas kvar mil lernantojn, do nur post unu monato ni komencas memorfiksi iujn vizaĝojn kaj jam ne miksas klasojn.
La instruado evidentiĝas esti ne tro malfacila, ofte eĉ agrabla, se ni scipovas teni disciplinon en klasgrupoj. Infanoj ŝatas nin, tiuj pli junaj estas ege aktivaj kaj ambiciaj. Dum paŭzoj amaso ĉirkaŭas nin kaj ĉiam ni bezonas multe da sprito por eskapi.
Dum instruado ni uzas sufiĉe modernajn metodojn, kion deziras kaj aprobas la agentejo. Sed la lernejo mem ne ŝajnas esti tiel moderna. Nian fervoron baldaŭ malvarmigas la instrukcio de la estraro, kiu en kelkaj punktoj rekomendas al ni malnovan, tamen “sukcesan” metodon de „ora ripetado”, ripetado, senpensa ripetado. Ili sugestas instrui ne pli ol kvar novajn vortojn dum unu leciono, ĉefe zorgi pri ĝusta prononcado kaj komprenon ni povas kontroli nur kiam sufiĉas por tio tempo. La ŝatataj de infanoj edukmetodoj per ludojn kaj kantojn, kiuj malnovan kadron tiel ĝenas, plej bone uzi rare, kaj ankaŭ tiam zorgi nur pri prononcado.
Sed ĝusta prononcado estas tre granda problemo en Ĉinio kaj por ni grava estas, ke infanoj povu eĉ iomete komunikiĝi en la angla. “Chinglish” – tiu ĉi vorto populariĝis kiel nomo de ĉina versio de la angla lingvo. Ĉinoj eĉ kreis propran version de la internacia fonetika alfabeto kaj tiamaniere solvis la problemon de konsonantoj, kiujn ili ne scipovas prononci. Kiel preventi tion, se post niaj lecionoj infanoj havas aliajn lecionojn de “chinglish” kun lokaj instruistoj. Nervoziĝas ni, infanoj kaj instruistoj. Tiuj ĉi lastaj prezentas al ni pruvojn de ilia ĝusteco – kasedojn, el kiuj sonas senmorta “chinglish”, koncertata de altnivelaj ĉinaj profesoroj de la angla lingvo.
Ni, obstinuloj, nian prononcon ne intencas ŝanĝi, kaj por solvi la problemon ni decidas ne instrui diskuteblajn vortojn kaj sentencojn. Tamen, fidelaj ni restas al niaj propraj edukmetodoj, ignorante la instrukcion de “ora ripetado” kaj jam post unu monato ni konvinkiĝas, ke la lokaj instruistoj „ŝtelas” niajn ideojn, niajn kantojn, ludojn kaj metodojn.
Ege malfacile estas neniigi en infanoj kutimon de senpensa ripetado. Ili imitas ĉiujn vortojn, sonojn, ĉiujn niajn gestojn, grimacojn eĉ ternojn. Kiam mi klinas la kapon dekstren ili faras la samon, kiam mi klakas, klakas ankaŭ ili. Por teni disciplinon mi uzas la fajfilon (ĉar infanoj ne scipovas fajfi) esperante, ke sekvontsemajne ili ne kunportos siajn proprajn.
En ĉiu grupo estas minimume unu lernantokrianto kun ambicio esti la unua kaj la plej bona inter aliaj. Kutime tiaj infanoj estas tre simpatiaj kaj sendanĝeraj, tamen unu knabino ege nervozigas min.
Nu, ŝi havas eksterordinare altan, grincan kaj sonoran voĉon. Kiam mi demandas lernantojn, ĉu grupe ĉu persone, ŝi krias unua, ne permesante al aliaj pripensi kaj respondi. Demonstre mi renversas okulojn kun malpacienco, petas ĝenerale kolektivan laboron, por ne ofendi ŝian ambicion, sed ŝi ŝajnas ne kompreni miajn aludojn. La problemo kuŝas en tio, ke ŝia prononco ne ĉiam estas ĝusta, ĉar pro sia impulsiĝemo ŝi ne aŭskultas min ĝis kiam mi finos, sed tuj ripetas, por pruvi al aliaj infanoj, jam centan fojon, ke ŝi estas la plej kapabla. Kaj kun bedaŭro mi malkovras, ke baldaŭ la lernantoj komencas imiti ne mian, sed ŝian prononcon, ĉar ŝi estas pli laŭta.
Mia pacienco finiĝas en la tago, kiam mi instruas sen helpantino. Tre fiera klasedukistino sendas al mi, kiel asistantinon, la knabinon kun mikrofono! Kaj mi mem, kvankam - mia raŭko iĝas pli kaj pli teda, ne uzas la ilon, ĉar ĝi fajfas, krakas kaj deformas la voĉon. Do, nun mi havas neniun ŝancon kun la malgranda kriulino.
Ĝentile, tamen firme mi resendas la knabinon al la benko, sed kiam baldaŭ mi rigardas ŝian vizaĝon proksiman al plorado, mi komencas bedaŭri mian agon kaj subite mi ricevas la perfektan ideon:
Oni ne devas batali kun la kriulino, pli bone estas utiligi ŝian fervoron. Kaj ĝis tiam mi staras ĉe ŝia benko kaj ekzercas kun ŝi novajn vortojn, ĝis kiam mi verdiktas, ke ŝi prononcas ĝuste. Tiam mi komencas instrui aliajn infanojn kaj permesas al la knabino krii tiel laŭte, kiel ŝi scipovas. La klasedukistino estas fiera, la kriulino krias pli fervore kaj mi parolas pli kaj pli mallaŭte, zorgante pri mia tro uzita gorĝo. Kaj finfine mi komencas ŝati la impulsiĝeman lernantinon.

La agentejo ordonas al ni diri al ĉiuj, ke ni estas angloj, ĉar tio „pli bone aspektas”. Do ni ricevas novajn nomojn Merry kaj Sam, kaj kiam dum la malferma solenaĵo ni salutas ĉiujn kaj dankas por honoro labori kun ili, rapide kaj ruĝiĝante ni mensogas per mikrofono, ke ni venis ĉi tien rekte el Londono. Laŭdire la veron konas nur la lejnerestro.
Demanditaj de infanoj, iliaj gepatroj kaj aliaj, ni devas mensogi senĉese, jam malpli ruĝiĝante, ĝis la tago, kiam vizitas nin la instruistino de la meza lernejo kaj ĝojas pro tio, ke ŝi havas ŝancon konatiĝi kun poloj.
Evidentiĝas, ke la veron konas la tuta urbeto! Malgraŭ tio ĉi kaj malgraŭ niaj protestoj, la agentejo kaj lernejestro obstinas, ke ni daŭre estu „angloj”. Do, kontinuante la ĉinan ludon de ŝajnoj, ni pozas, ke ni estas angloj kaj ĉiuj aliaj ŝajnigas, ke ili kredas tion.
La vero ne havas en ĉi tiu kulturo grandan signifon, escepte nur se ĝi estas utila. Sed la plej grava estas la “vizaĝo”, bonaj ŝajnoj. Mensogo sekve ne estas malvirto, kaj ofte iĝas eĉ avantaĝo. Tamen ĉinoj mensogas ne tro kapable, ĉar logikon ili tute ne respektas. Kaj kvankam ili povas esti facile senmaskigitaj, tio ne ĝenas ilin.
Fremda por ĉinoj, se eĉ ne malamika, estas asertiveco. Diri rekte pri malfacilaj kaj ĝenaj aferoj estas malĝentile, iufoje signifas eĉ agresivecon. Pro tio oni perfektigis la kapablon eviti la konfliktojn, kio fakte kuŝas en simulado, ke konfliktoj ne ekzistas.
Do interparoloj neniam tuŝas esencon de la afero. Ĉinoj dum horoj ĉirkaŭas la ĉeftemon, parolante pri aferoj nur ŝajne absurdaj. Tamen ĝuste el tia enigmo, rigardante atente iliajn okulojn, oni povas ricevi konkludojn, ĉar alia metodo por ekkoni intencojn de parolanto ne ekzistas.
Malkapableco rifuzi ion ajn kaŭzas nekredeblajn promesojn, ĉiaman aprobadon kaj finfine permesas ne plenumi siajn vortojn. Okcidentanoj kutimas diri, ke malfacile estas trovi kunligon inter tio, kion ordinara ĉino pensas, diras kaj faras kaj iuj eĉ opinias, ke tia kunligo ne ekzistas.
Renkontiĝo de nia kaj ĉina kulturoj, tiel diversaj en la ĉiutaga vivo, ne estas facila, des pli ke, kiel gastoj, ja ni devas adaptiĝi. Nia pola “vero en okuloj” eĥe resonas en la granda loĝejo. La helpantinoj tiam pacience silentas kaj la "oran monton" por tiu, kiu divenos, ĉu varmiĝas en ili sango pro kolero, aŭ apenaŭ ĝermas mirego.
Baldaŭ jam ne distras nin indikado de malkonsekvenco kaj manko de logiko en fuŝaj, ofendantaj intelekton mensogoj, ĉar kiel respondo inundas nin nur ondo de novaj, ankoraŭ pli naivaj absurdaĵoj. Do ni adaptiĝas kaj, laŭ ilia stilo, kun indulgema rideto, ni silentas pacience.

Ni estas la unuaj eksterlandanoj loĝantaj en la urbo. Laŭdire iam la agentejo sendis ĉi tien aŭstralianon, sed tuj li postulis resendi sin al Chongqing. Komence, vidante nin, homoj haltas kaj senmoviĝas kun malfermitaj buŝoj. Tamen, iom post iom, ili alkutimiĝas, vendistoj rifuzas trompadon, niaj fotoj aperas en la loka ĵurnalo kaj infanoj sur la stratoj krias post ni “lao shi” (“instruisto”). Sed kiam vizitas nin Davies el Niĝerio, la homoj de nove gapas kaj niaj komunaj promenoj haltigas trafikon. Tamen, post monato ankaŭ Davis translokiĝas al nia urbeto kaj finfine ankaŭ al li la loĝantoj alkutimiĝas.
Por ne ŝajnigi al homoj, ke ni estas stranguloj, laŭ la loka kutimo ni “malfermas” nian hejmon por ĉiuj, tamen, male ol niaj najbaroj, ni fermas la pordojn minimume per klinko. Pilgrimas al ni lernantoj, samtempe eĉ po dekoj, najbaroj, amikoj de niaj helpantinoj. Se ni ne ŝlosas nian dormĉambron, la gastoj rigardas senhonte ĉiujn angulojn, tuŝas ĉiujn aĵojn. Plej verŝajne neniu havas ĉi tie sekretojn, do ankaŭ ni ne rajtas. La plej zorgemaj virinoj rigardas eĉ sub nian litkovrilon, por kontroli, ĉu ni ne malvarmas nokte.

Niaj asistantinoj ankaŭ havas la anglajn nomojn: Jenny, Tracy kaj poste Joyce. Dum kelkaj monatoj sub la sama tegmento, nek ni, nek ili uzas niajn verajn nomojn.
Estas ankaŭ „Zosia” (tiel kaŝe ni nomas ŝin), aŭ kiel preferas la helpantinoj – „Niania”, kio en la ĉina lingvo signifas „onklino”. Niania aperas en nia loĝejo pro zorgemo de lerneja estraro pri niaj stomakoj. Ja en Ĉinio unue oni devas bone manĝi kaj vaste konata estas la „fakto”, ke eksterlandanoj kuiras malbone, kaj eĉ se bone, ĉi tie ili ne havas eblecon, ĉar kuirejo estas alia, potoj aliaj, legomoj, spicaĵoj, ĉio.
Do, la lernejestro alvenas persone al nia sesa etaĝo kaj klarigas, ke ni ricevos kuiristinon bonan, senpagan, kiu ĉiutage kuros al bazaro aĉeti freŝajn legomojn, viandon, ovojn kaj ĉion kuiros tri foje tage, ŝi ankaŭ lavos, ordigos. Post longa diskuto ni sukcesas nur tion, ke Niania kuirados por ni nur tagmanĝon, de lundo ĝis vendredo, ĉar ni ne multe manĝas, semajnfinojn ni havas liberajn kaj tiam ni dezirus mem eksperimenti kun la ĉina kuirarto.
La sekvan tagon venas Niania kaj kune kun ŝi nia nova, pli vasta laborhoraro, ĉar en Ĉinio nenio okazas sen kaŭzo. Do ekde la venonta semajno la kvanto de niaj lecionoj pligrandiĝas de 20 ĝis 27 horoj, sed ni ne devas mem kuiri. Tamen honeste ni devas diri, ke kiam post du monatoj la lernejo maldikigas nian laborhoraron, Niania restas kun ni.
La kuiristinon ni ekŝatas de la unua momento. Ŝi estas tre ĝoja, kontaktema, instruas nin sian dialekton, instruas kiel kuiri kaj, kiam ni revenas tre lacaj post lecionoj, ne permesas helpi al si. Ŝi kuiras perfekte, tuj divenas niajn dezirojn, niajn bezonojn, zorgas pri ni kiel vera, bona onklino. Nur ŝi tenas nian flankon, kiam okazas iuj konfliktoj kun la lernejo. Ŝi iĝas nia nura ĉina amikino en tiu ĉi izolita loko.
Kontraŭe, preskaŭ de la komenco, niaj rilatoj kun la helpantinoj estas ne tro bonaj. Malhelpas nin la aĝo, la dekjara diferenco. Ni ne havas deziron akompani ilin en la ĉiutaga pilgrimado al restoracioj, dancejoj, en la senĉesa rigardado de televido. Ili enuas, ni bezonas trankvilon, kvieton. Post lecionoj atendas nin multaj prokrastitaj artikoloj, leteroj, tradukoj, ktp. Do ni vivas kune, sed aparte de ili.
Ŝajnas al ni, ke pro malicaĵo la helpantinoj inventas telefonan servon por lernantoj, ĉiu ĵaŭde post lecionoj. La telefono sonoras senĉese, tamen ni obstine rifuzas kanti al receptoro, ĉar tion ĉi lernantoj ŝatas plej multe. Feliĉe, la helpantinoj rapide enuas pro tiu ĉi servo kaj jam post dekkvin minutoj malkonektas la telefonon, kvankam matene, dum ĵaŭdaj lecionoj, ili hipokrite rememoras al infanoj, ke ĝi estas tago de teledeĵoro.
La helpantinoj ne ŝatas nian urbeton kaj dezirante reveni al Chongqing simulas okulinfekcion. Pro tio ili ne partoprenas en lecionoj, aŭ multe malfruiĝas, promenante en kontraŭsunaj okulvitroj kaj demonstre engutigante la ruĝan medikamenton, kiu faras iliajn okulojn pli kaj pli ruĝaj. Vespere la malsano mirinde malaperas kaj la knabinoj kuras al dancejo.
Al Jenny mankas la konsekvencon, kiun havas Tracy, do ŝi ofte forgesas, ke devas esti malsana. Pro tio ŝi restas kun ni, kaj feliĉa Tracy revenas al Chongqing. Anstataŭ ŝi la agentejo sendas Joyce, kun kiu, feliĉe, ni rapide trovas komunajn idealojn.
Jenny iĝas tre malfeliĉa pro la malsukceso, do ŝi obstine provas ŝanĝi sian sorton. Ŝi plendas senĉese pri Vojtek al la agentejo, ke li ne permesas al ŝi kanti dum lecionoj, ke ne sufiĉe diligente li prepariĝas al novaj lecionoj. Sed kun Jenny estas tiel, ke ĉiuj malbonaĵoj revenas al ŝi mem. Do ŝi “atingas” tion, ke nun dum siaj antaŭe distraj vesperoj, ŝi devas prepari por Vojtek novajn lecionojn, desegni, krei novajn kantojn kaj post lecionoj ŝi revenas pli kaj pli raŭka pro kantado. Ja ĉiuj ĉi estas taskoj de helpantino.

Pli malpli post ĉiuj du semajnoj okazas iu defilado, aŭ alia ceremonio. Ĉiuj lernantoj kaj instruistoj amasiĝas sur la draŝejo. La infanoj iras tien en longaj vicoj, kiel formikoj, kaj haltas en ĉiam samaj lokoj, jam antaŭ longe destinitaj por ili per nevideblaj, neekzistantaj linioj. Por estraro oni preparas specialan podion, kovritan per ruĝa tapiŝo.
La direktoroj prelegas unu post la alia, kriante ion, kvazaŭ malaprobante la lernantojn kaj tuj foriras. La podio restas malplena, infanoj daŭre staras kaj malantaŭ la mikrofono ŝanĝiĝas parolantoj, unue instruistoj, poste la plej kapablaj lernantoj. Ĉiuj ili krias, krias kaj krias, ŝajnas ne scipovante trankvile paroli kaj post du horoj perfektaj vicoj de “formikoj” revenas al klasoĉambroj.
En la lernejo ŝajnas esti tre grava, ke infanoj ne havu tro multe da libera tempo. Kutime la paŭzo daŭras 10 minutojn kaj tiam la lernantoj amasiĝas ĉe nesufiĉnombraj necesejoj, sed dum la nura duonhora paŭzo, ĉiuj formas rektajn, longajn vicojn sur la placo kaj dancas laŭ la ritmo de moderna ĉina muziko, precize imitante movojn kaj paŝojn de trejnistoj. Observante ilin el nia fenestro, ni malkovras la kaŭzon de iom mekanika, kaj samforma dancado de plenkreskuloj.
Dum tiel nomata “okula ekzercado”, kvin minutoj antaŭ la dua posttagmeze, malgrandaj “deĵoristoj-teroristoj” zorgas pri ordo kaj trankvileco. Kiu anstataŭ masaĝi la okulojn babilas aŭ ĉirkaŭrigardas, ties kapon deĵoristoj frapas forte per mano aŭ per ligna liniilo. Nekredeble kiel rapide el agrabla al fiera kaj kruela ŝanĝiĝas vizaĝo de la infano, al kiu por momento oni transdonis potencon kaj superecon super aliaj infanoj.
Dum kiam mi observas ĉion ĉi kun malaprobo kaj ridetas kompate al punitaj infanoj, la klasedukistino rigardas deĵoristojn kun kontento kaj mem batas aliajn per ligna liniilo en alia parto de la klasĉambro.

Sabate kaj dimanĉe en la elementa lernejo lecionoj ne okazas, tamen pri la dolĉa dormado ĝis tagmezo oni devas forgesi. Je la kvina kaj duono matene (same kiel de lundo ĝis vendredo) la unuan fojon flugas super la urbon el megafonoj bruegaj sonoj de iu patriota kanto. Forpelitaj de niaj sonĝoj kun malfacilaĵo denove ni ekdormas nur por momento, por je la sesa aŭskulti la paroladon, sonanta el la sama megafono. Je la sesa kaj duono alvenas al nia korto la knabo kaj krias “He Ping”, tiel longe kaj laŭte, ĝis kiam He Ping vekiĝos kaj eliros hejmon. Sed tiam jam ne valoras eĉ dormeti, ĉar je la sepa ĉiu sabate kaj dimanĉe komenciĝas sur nia korto provegzercojn de junulara blovorkestro.
En fenestroj de la najbara mezlernejo lumoj malaperas nur post la naŭa vespere, ankaŭ dimanĉe. Lernantoj de mezlernejo foriras hejmojn je la sepa matene kaj revenas nur antaŭ la deka vespere. Ĝis noktmezo ili lernas kaj faras hejmtaskojn kaj je la sesa denove ili devas vekiĝi. Nur iuj mezlernejoj havas liberajn dimanĉojn. Eble kaŭzas tiun ĉi situacion la fakto, ke nur en mezlernejo aperas objektoj tiaj, kiel: geografio, biologio, kemio, historio, aŭ fiziko. En elementa lernejo regas ĉina kaj angla lingvoj, matematiko, sociaj kaj moralaj studoj, muziko, artoj kaj gimnastiko.
La turmentiga studado en mezlernejoj daŭras 6 jarojn. Bedaŭrinde multaj infanoj ne eltenas tion kaj memmortigoj okazas inter ili tre ofte. Malgraŭ ĉio fieraj gepatroj opinias, ke tiu ĉi eduksistemo estsas bonŝanco por infanoj, por ilia futuro. Niajn dubojn, ĉu post multaj horoj infanoj scipovas ankoraŭ absorbi la sciigojn, ili mokas dirante, ke la ĉinaj infanoj estas tre kapablaj kaj diligentaj. Tamen, promenante sabate kaj dimanĉe sub la fenestroj de la mezlernejo, ni aŭdas instruistojn kriantaj per mikrofonoj kaj senpensan, korusan ripetadon de lernantoj.

Ĉinoj amas hazardludojn. En nia lernejo dum semajnfinoj oni ankaŭ povas vidi lumojn, sed nur en fenestroj de la distrosalono. El la malluma balkono ni ŝtelrigardas instruistojn ludantaj maĝong, ludkartojn aŭ ĉinajn ŝakojn, ofte por mono. Niania iĝis loka ĉempionino. Unu tago Vojtek akompanas ŝin kaj kun ŝia helpo, preskaŭ ne komprenante regulojn, li perdas ĉion, kion Niania gajnas.
Dum paŭzoj, infanoj en la vartolernejo, kiuj ne devas partopreni en kortaj, komunaj dancoj kaj ekzercadoj, ludas kartojn kun nekredebla fervoro. La planko brukrakas de iliaj manfrapoj. Devas frapi la plankon tiel sprite, ke kuŝanta sur ĝi propra karto saltu kaj kovru apudan karton de rivalo. Venkisto rajtas preni kartojn de kontraŭlo, do poŝojn de knabetoj forpuŝas multkoloraj ludkartoj, ĉiuj kun propraj numeroj kaj bildetoj. De tempo al tempo ili donacas al mi siajn predkartojn, avaruloj nur eluzitajn.
Knabinoj donacas al mi desegnaĵojn kaj vitrajn kuglojn. Iufoje mi ricevas buntkolorajn harpinglojn, kiuj abundas en etaj inaj kapoj. Kaj iliaj hararoj estas fabelaj. Fantaziaj harplektaĵoj, kutime po tri samtempe. Unu sur la pinto, ĉirkaŭvolvita per koloraj rubandoj kaj supestaranta alte kaj du aliaj ambaŭflanke super oreloj, elstarantaj kiel antenoj. Okazas ankaŭ artefaritaj kaj firmaj bukloj, peruketoj. Sur ĉion ĉi metitaj estas tradiciaj ĉapeloj, “kronoj” faritaj el vitraj bidoj, boaŝaloj, anĝelaj haroj.
En vartolernejo infanoj havas belajn, silkajn vestaĵojn: knabinoj – robojn kiel princinoj, kutime rozkoloraj aŭ purpuraj, kaj knaboj – miniaturajn, tradiciajn garniturojn. Tamen, en la grupo da 3-4 jaruloj, la plej populara estas pli “moderna” ĉina invento – pantalonetoj kun la granda truo sur postaĵo, kiu malfermiĝas dum kaŭrado. Tial ili ne uzas vindotukojn.
Gepatroj amegas siajn solajn gefilojn. Antaŭ la tagmanĝa paŭzo kaj post lecionoj, centoj da patroj, patrinoj kaj avinoj atendas ilin malantaŭ la lernejpordego kaj akompanas al hejmoj.

Joyce portas al nia hejmo konkordon kaj interkomprenon. Ŝi parolas angle pli bone ol Jenny kaj sincere konfesas, se ion ŝi ne komprenas. Multe ni babilas, tamen ni ne kuraĝas tuŝi la politikajn temojn. Kelkfoje policistoj invitas nin kaj kontrolas dokumentojn. Eble fremdlandano estas suspektata principe. Eble pro tio lokanoj evitas proksiman kontakton kun ni, por ke nieniu suspektu ilin pri enigme danĝeraj kunligoj.
La urbo estas eta, ĉiuj jam konas nin, tamen ni ne sukcesas amikiĝi kun iu ajn ĉino. Restas nur Niania, sed kun ŝi ni povas interparoli ĉefe per gestoj.
Do nur neŭtralaj temoj regas en niaj interparoloj kun kontaktema Joyce. La malfacilajn ni diskutas esperantlingve kun Davis, nur semajnfine.
Sidante en la malvarma salono, envolvitaj per plejdoj, en ĉapoj, ŝaloj kaj gantoj, ni ekscias de niaj knabinoj, ke juna ĉinino revas pri viro granda, riĉa, kiu plej bone estu eksterlandano. La materialismo plej verŝajne sekvas grandan respondecon devigantan gejunulojn, pro manko de la bona, socia asekuro, subtenadi la multgeneracian familion. Eble pro tio gejunuloj ne donas prioritaton al la propra feliĉo, al bazita je la amo geedziĝo, sed al sekureco kaj prospero de siaj gepatroj, geavoj, geonkloj.
Fremdlandano, kiu laŭ la populara opinio ĉiam estas riĉulo, iĝas la plej bona kandidato por geedziĝo. Se temas pri grandeco de la kanditato ni iom dubas, ĉar pri la ursa dimensio obstinas nur Jenny.
Sed, kion dezirus ŝanĝi en sia aspekto knabinoj, por mem iĝi allogaj por idealaj partneroj? Unue ili strebas blankigi la haŭton, due plilongigi nazon, sekve plialtiĝi, bukligi kaj blondigi hararon. Do turmentas sin niaj helpantinoj kun blankigaj maskoj sur la vizaĝoj, nigrigas la nazojn, afirmante, ke tiamaniere ili plilongiĝas, kolorigas la harojn, pro kio ili iĝas terure flavaj kaj promenas tutajn semajnfinojn kun buklopaperoj, post demeto de kiuj la haroj tuj rektiĝas. La ŝuoj devas esti altaj, sur dekcentimetraj kalkanumoj kun longaj pintoj, kiel arlekenaj.
Joyce revas pri vojaĝoj, sed ŝi povos realigi tion plej frue nur post kelkjara laboro. Demandon, kien ŝi volus vojaĝi, kun okulbrilo ŝi respondas, ke al Ŝanghajo. Do, tiajn eblecojn havas la junularo, eĉ vojaĝo en la propra lando fariĝas granda provoko.
Jenny, kvankam ŝiaj, ĉefe ekonomiaj postuloj pri futura edzo estas altaj, tamen ŝi revas pri la amo. Ŝi rigardas ĉiujn televidajn romancojn kaj ploregas. Ŝi revas pri edziĝfesto en la eŭropa stilo, en preĝejo.
Vojtek demandas ŝin pri dio kaj religio. Jenny, post longa serĉado en vortaro, enigme respondas, ke multaj ĉinoj estas religiemaj. Se iuj deziras geedziĝi aŭ fondi firmaon, vizitas monakon aŭ aŭguristinon petante rekomendon. Ni rimarkas, ke ĉinoj ofte miksas religion kun magio.

Tutan semajnon antaŭ la Kristnasko ni rankontas al infanoj pri la Festo, desegnas sur tabulo kristnaskan arbon kaj Sanktan Nikolaon. Kvankam la infanoj konas tiun ĉi figuron, tamen ili miras aŭdante, ke la grizbarba dikulo disdonas donacojn. Tre interesiĝinte pri ĉio, ili demandas, kie loĝas Nikolao, de kie li venas. Pro tio, ke ili neniam ricevis kristnaskan donacon, ni malrapide klarigas, ke unue oni devas skribi leteron al Sankta Nikolao, petante konkretajn donacojn. Sekve oni devas transdoni la leteron al gepatroj, ĉar nur ili konas la ĝustan adreson. La emociitaj infanoj kun fervoro, tre detale memorfiksas la enigman proceduron.
La estraro de lernejo donacas al ni grandajn sakojn de donacoj, ĉefe manĝeblaj. Niania alkuras unu tago antaŭ vigilio kaj tre nervoziĝas, ĉar sen helpo de niaj asistantinoj, kiuj jam forveturis por „festi” Kristnaskon en Chongqing, ŝi ne scipovas klarigi, pri kio temas. Sendecide ŝi svingas manojn, montras jen la nigran ŝrankon, jen sian haŭton, stomakon, kaj pordon. Finfine ni ekkomprenas, ke ŝi demandas, ĉu Davies kaj Mike (alia, nova fremdlanda instruisto) vizitos nin por festi kune.
Interesa estas, ke ĉinoj, kvankam obstine afirmas, ke ili ne estas rasistoj, kiam vidas la negron, ĉiam ili krias “nigra”. En la angla lernlibro por la unua klaso de elementa lernejo, en la leciono pri koloroj, negreto (fakte bruna) kun granda orelringo ilustras la vorton “black” (“nigra”), kaj sub la vorto “brown” (“bruna”) oni desegnis ĉokoladon (ankaŭ brunan). Tracy opinias, ke tio estas tre amuza kaj agrabla ideo, sed kiam mi demandas, ĉu same amuze estus desegni ĉineton sub la vorto “jellow” (flava), ŝi tuj ruĝiĝas.

Niania finfine aŭdinte, ke ni havos gastojn, akompanas nin al bazaro, ĉar ŝi decidis prepari por ni festan vespermanĝon. Puŝitaj de ŝi, ni aĉetas tunojn da legomoj, ŝafidan femuron, fiŝegon. Niania serĉas kaj elektas en stokoj de purpuraj melongenoj kaj ruĝaj paprikoj, kverelas pri prezoj, kontrolas la pezon. Niaj dorsoj kurbiĝas pro plenaj sakoj, nazojn pinĉas odoroj de herboj kaj spicaĵoj, okuloj doloras pro la freneza danco de koloroj.
Tamen, en la vianda parto ne estas tiel fabele. La viro hejtigas la sentripigitan hundon per ŝalmo, el korboj elstaras centoj da rigidaj kokaj kruroj, la dikega virino enpompas la aeron en blankajn tripojn kaj puŝas la aervezikon por pruvi al klientoj, ke la varo estas kompakta. Sekve shi elmezuras kelkajn metrojn da tripoj sur la ligna liniilo, simila al la tajlora mezurilo.
Niania per granda najlo fiksas en nia kuirejo porkan ledon kaj komencas kuiradon. Longe ŝi preparas, miksas, boligas ĉiujn legomojn, viandon, strangaĵojn. Finfine testinte ĉion po iomete, ŝi demetas antaŭtukon. Kun dankoj ni donas al ŝi grandan pakaĵon kun la kristnaska donaco, kiun surprizita, post tradicia ĉina trifoja rifuzo, ŝi akceptas. Ankoraŭ por momento ŝi restas kaj kun infana scivolemo ŝtelrigardas nin, pakantaj donacojn por niaj gastoj.
La sekvan tagon ni havas nian kristnaskan festenon kun Niania, Davies kaj Mike kaj vespere invitas nin por kune vespermanĝi la direktoro de mezlernejo. Probable nia lernejo decidis ne konfuzi la familian etoson de okcidentaj festoj, priservante per bonkora Niania kaj sendante donacojn. Tamen Krsitnasko ne estas la ĉina festo, do meritas senkulpigi niajn kunlaborantojn.

Tamen la lernejestro preparis por ni la novjaran “surprizon”. Matene, tri tagoj antaŭ fino de la decembro, subite aperas ĵurnalistoj kun kameroj. Ili interviuas nin, surbendigas niajn lecionojn kaj “spontanajn” interparolojn kun infanoj sur la korto. Tio ŝajnas al ni suspektinda kaj nia instinkto ne trompas nin. Posttagmeze la helpantinoj informas, ke en januaro ni jam ne havas lecionojn kaj tuj post Nova Jaro ni revenas al Chongqing. Ili ĝentile nomas tion “dumonataj vintraj ferioj”. Ni sidas pro emocioj.
Tutan vesperon ni cerbumas pri kaŭzoj de tiu neatendita decido kaj subite ni rememoras, ke ĥieraŭ ni serĉis en interreto informojn pri kontraŭregistrara partio „F a l u n g o n g”. Ja ni estas konektitaj al la lerneja reto.
Post nia telefono aperas sperta Davies kaj trankviligas nin, ke ne la malpermesita serĉado en interreto estas la kaŭzo, sed simple, tiaj estas ĉinaj metodoj. Ili decidas subite, neniun informante, neniun kaj nenion respektante. Povas esti ankaŭ, ke la kontrakto inter la lernejo kaj agentejo vere finiĝas en decembro kaj sciis pri tio nur la lernejestro kaj nia agentejo.
Dum la sekva tago la novaĵo flugas jam super la tuta urbo, ĉar klaĉado apartenas al la plej ŝatataj ĉinaj hobioj. Ĉu temas pri malamiko, amiko, ĉu eĉ patro, iliajn sekretojn neniu respektas. Cetere plej multaj ĉinoj ne komprenas ideon de privateco kaj intimeco.
Kaj la lernejestroj preskaŭ mortigas nin per manko de takto, sendante al ni sekvajn ĵurnalistojn, filmistojn kaj impertinente informante, ke ni partoprenas (kompreneble senpage) en reklama filmo, kiun la lernejo sendos en venonta septembro al ĉiuj infanĝardenoj. Vojtek absolute rifuzas, sed mi ankoraŭ iomete hezitas, kiam ili kondukas al mi miajn plej ŝatatajn lernantojn, kiuj tremas pro timego kaj emocioj antaŭ la grandaj kameroj.
La lastan tagon, pozante, ke la problemo ne ekzistas, la lernejestroj invitas nin por la vespermanĝo de ŝajnoj. Por “sinceraj” dankoj ne estas fino kaj ankaŭ por certigoj, ke ili atendas nian revenon post la longaj (nur por ni) vintraj ferioj.

Koleraj, ke la lernejo trompis nin, sed aliflanke feliĉaj, ke lunde ni jam ne devas viziti klasoĉambrojn, ni bonvenigas Novjaron sep horojn pli frue ol niaj proksimuloj. Ĉe nia flanko de la mondo pafas nur unu artefajraĵo kaj la botelo de la malbongusta, fraga ĉampano. Ni ekdormas malfrue.
Je la matena krepusko Niania vekas nin, ĉar ŝia familio decidis adiaŭi nin en restoracio ĉe la malgranda lago. Alvenis eĉ avo, kelkaj onklinoj kaj fratoj, filino de Niania kaj ŝia kuzino.
Ni pasigas la tagon agrable, boatas, ludas kartojn, promenas en la arbaro kaj finfine, post la granda tagmanĝo kaj memora fotosesio, ĉiuj kondukas nin al la loĝejo.
Malĝoja Niania vizitas nin ankoraŭ vespere, kiam ni babilas kun gepatroj per la interreta telefono kun kamero. Kun surprizo ŝi rigardas niajn proksimulojn, ilian hejmon, svingas manon al la kamero, krias ĉinlingve al la mikrofono kaj ĝojas kiel infano.
Malfacile estas adiaŭi ŝin. Nur ŝin kaj lernantojn ni sopiros. Tamen ni scias, ke plej verŝajne ni jam ne revenos ĉi tien. Niania demandas ion, montrante la kalendaron, petas preni kun ni la ŝlosilon, tamen probable ŝi jam komprenas la situacion, vidante, ke ni pakas ĉiujn aĵojn.

Aŭtobuso reveturigas nin al Chongqing. Ni revenas al la sama loĝejo, en kiu feliĉe ekzistas ĉiuj muroj kaj fenestroj. La urbo prepariĝas al la Printempa Festivalo (tradicia Ĉina Novjaro). La stratojn ornamas miloj da lampetoj kaj centoj da kokoj. Ja venonta jaro apartenas al koko.
Kune kun la festa agordo inundas la urbon amaso da kripluloj-almozuloj. Ili aperas subite, preskaŭ samtempe sur ĉiuj stratoj, nudigante sian invalidecon kaj perfortante preterirantojn per sia trudemo. Sed ĉinoj ne havas emon donadi almozojn. Mankas en ili kompato, ili ne havas tradicion de karitato. Ilia zorgo pri aliaj koncentriĝas kaj finiĝas en la propra familio kaj nur malmodesta scivolemo haltigas ilin ĉe almozuloj.
Tamen inter miloj aperas kelkaj personoj, kiuj donacas po iomete. Kaj probable tio sufiĉas por ĉirkaŭi almozulojn per specifa „kuratelo”. Formiĝas bandoj, dividantaj inter si la distrikrojn, kiuj dungas falsajn almozulojn kaj prenas tributojn de sendependuloj.
Almozuloj dormas envolvitaj en ĉifonoj sur marmoraj ŝtuparoj de la bankoj, ne forpelataj de tie de iu ajn. Neniu forpelas ilin ankaŭ el stratoj dum la tago, eĉ se ili kuŝas transverse de pavimo. Laŭdire plej multaj de ili estas vilaĝanoj el la provinco An Hui, kiuj perdis la dignon kaj volontecon al la peniga, kampara laboro.

En la regiono, kie ni loĝas kaj kiu estas unu el la modernaj komercaj centroj, ne mankas ankaŭ ĉina folkloro. Sub niaj fenestroj en la mallarĝa strateto laboras buĉistoj. Antaŭ gardata enirejo de nia komunloĝejo, ni preterpasas modernajn taksiojn kaj tirataj de homoj ĉarojn kun stokoj da buĉitaj bestoj.
Sur la apuda bazaro, super kies falantaj tegmentoj brilas glasaj nubskrapuloj, ĉe malgranda tablo sidas viro kun larĝe malfermita buŝo. Sur la tablo kuŝas diversaj ŝtalaj iloj. La strata dentisto klopodas kelkajn sekundojn, saltas tra la kestoj, plenaj de fiŝoj, kiujn ĵus portis virino el la najbara vendbudo, kaj jam proksimiĝas al sia paciento kun ĝustaj tenajloj. Ĉe la dua flanko de la tablo sidas alia viro, atendanta sian vicon, kun vizaĝo kaŝita malantaŭ de ĵurnalo, kaj kun piedo metita sur la tabureto de ŝupurigisto.
Jen la ĉina kompleto de servoj. La dentisto kaj ŝupurigisto ne malhelpas unu la alian. Ĉe la sama tablo sufiĉas ankaŭ loko por la virino trikanta ŝalon. Eble ŝi estas sekva pacientino, eble edzino de la dentisto, aŭ lia sekretarino.
Sur la najbara strateto troviĝas birdovendejoj. Ĉinoj ŝategas etajn kantistojn en kaĝoj. Maljunuloj promenas kun ili en la parkoj, kovrante kaĝojn per verdaj kapuĉoj. Simpatio al birdoj tamen ne malhelpas al amantoj aĉeti en la sama loko kolombojn, kiuj estas tuj buĉataj antaŭ ili.
Proksime troviĝas ankaŭ avenuo kun katoj kaj hundoj. Iuj vendas idojn rekte el kartonaj kestoj, aŭ sakoj, sed oni povas aĉeti la beston ankaŭ en eleganta, multekosta vendejo. El vitrinoj bojas al ni pudeloj kolorigitaj roze, caladonverde kaj blue, aŭ mikskolore.
En implikaĵo de mallarĝaj stratoj ni trovas malgrandan konfucian templon. Sur la korto lerte moviĝas monakinoj kun razitaj kapoj, vestitaj per grizaj kutoj. Per grandaj tranĉiloj ili hakas legomojn ĉe la longaj tabloj. Homoj alvenas, bruligas kandelojn, incensoj kaj rapide turnas sin al la monaka manĝejo.

La strataj vendistoj senĉese provas trompi nin. Sed ne nur nin. Ĉiuj aĉetantoj devas kvereli, marĉandi. Iuj eĉ kunportas proprajn pesiletojn kaj kontrolas vendistojn, daŭre uzantaj malpermesitajn bastonetajn pesilojn. Trompado je pezo estas malhonoro kaj laŭ opinio de ĉinoj granda malbonaĵo. Tamen, postulado de la tro alta prezo estas honesta! Se iu pagas tro multe, ne rajtas sekve postuli redonon. Ĉinoj kutimas diri, ke vendisto rajtas postuli la prezon “ĝis la ĉielo”, kaj aĉetanto – “ĝis la tero”. Post longa diskuto kutime aperas kompromiso, kiun ili nomas “tranĉo de la ventro”. Se prezo estos konfirmita, oni ne rajtas rezigni. Okazas ankaŭ, ke virinoj ankoraŭ prenas al sia sako kelkajn senpagajn legomojn, tamen por viroj ne decas tion fari.
Ĉar en Ĉinio fiksitaj prezoj estas tre raraj, por ekscii, kia estas la vera prezo de varoj, ni devas rompi “sanktajn” regulojn de la ĉina marĉandado. Eĉ se ni konas la prezon de varo en iu loko, neniam ni povas esti certaj, ĉu en alia loko ĝi estas la sama. Kiel diveni, per kiom da manoj de perantoj la varo traveturis?
Do ni ĉirkaŭas de iu al alia vendbudo, proponante pli kaj pli malaltan prezon kaj se la vendisto akceptas, precipe kiam tro rapide diras „o.k., o.k., o.k.”, timante, ke la bona ŝanco forkuros, ni lasas lin kaj vizitas la sekvan vendejon, proponante ankoraŭ malpli da mono. Kaj tiel ĝis la momento, kiam kelkaj vendistoj sincere indignos pro niaj proponoj. Tio signifas, ke ni troigis kaj devas reveni al la lasta akceptita prezo.

Vespere ni promenas en ravinoj de glasaj nubskrapuloj, vizitas la havenon kaj finfine haltas ĉe nia ŝatata muslima vendisto de rostita ŝafaĵo, kiu brave flankklinigas la ĉapon kaj montras en rideto arĝentajn dentojn. El la eta figuro elsonas la voĉo tiel basa kaj laŭta, ke kiam li subite ekkrias, preterpasantaj malvarmsangaj ĉinoj saltas timigitaj.
Li posedas la ĉinan lingvon ne pli bone ol ni, tamen pli malpli ni povas komunkiĝi. De tempo al tempo akompanas lin la granda, kurpulenta edzino kaj kiam ni ridetas pro tiu nekutima paro, li amuze flagras la okulon. Ili estas ujguroj el la provinco Xinjang kaj havas eĉ tri bebojn!
La ĉina “politiko de unu infano” faras esceptojn por naciaj minoritatoj, sed evidentiĝas, ke ne nur. La registaro ŝajnas rimarki negativajn rezultojn de sia decido. La socio iĝas pli kaj pli maljuna kaj la monpunoj pro nasko de la sekva bebo malaltiĝas post ĉiuj kelkaj jaroj. Okazas ankaŭ “permesoj” por gepatroj, kiuj havas nur filinon, sed dezirantajn ankaŭ knabon, aŭ por vilaĝoj, kie jam mankas manoj por la peniga agra laboro.
Laŭdire ĝis hodiaŭ, kvankam kontraŭleĝe, okazas, ke en vilaĝoj oni aĉetas infanojn unu de alia. Kompreneble, knabo estas pli multekosta. Kiun rimedon trovos la estraro kontraŭ tiu ĉi praktiko, ni ne scias, tamen en la granda, troloĝita lando, vilaĝo, malproksima de influoj de urbaj burokratoj, de jarcentoj regas sin per siaj propraj leĝoj. Aliflanke malnovajn identigajn dokumentojn tiel facile estas falsi, ke legalizado de la aĉetita infano ŝajnas esti nur malgranda problemo – elspezo de kelkdekoj da juanojn.

Nia amiko D. invitas nin por kune pasigi la vigilion de Ĉina Novjaro, aŭ kiel preferas moderna registaro – Printempa Festo. Venis ĉirkaŭ dudek parencoj, gefratoj, avoj, infanoj, kiuj ĉiujare renkontiĝas en la hejmo de nia amiko. La tablo kurbiĝas pro multeco de manĝaĵo, nur vianda. Oni verŝas la plej bonan vinon, fumas la plej multekostajn cigaretojn.
Tradicie la vigilio daŭras ĝis la matena krepusko. Trifoje oni kunsidas por vespermanĝi kaj drinki kaj dum paŭzoj sur la purigitaj tabloj ĉiuj ludas kartojn kaj maĝong.
Ni demandas pri signifo de la simbolo koko. Ĉar la afero koncernas antikvan tradicion, D. petas la plej maljunan parencon klarigi ĝin. La avo longe parolas pri la principoj de la luna kalendaro, sed ni ĉefe volas scii, ĉu homoj naskitaj en la jaro de koko distingiĝas inter aliaj per specialaj atributoj. Laŭdire la jaro de koko ne estas bona elekto por geedziĝo.
Tamen ŝajnas, ke multaj aliaj kaŭzoj malhelpas longan kaj feliĉan vivon de geedzoj, ĉar Ĉinion oni opinias, kiel landon, en kiu plej ofte okazas divorcoj. Eble kaŭzas tion preferado de ekonomiaj valoroj dum elekto de partneroj, aŭ eble en tiu ĉi kulturo nedisigeblaj estas nur sangaj koneksoj.
En la kuirejo troviĝas altareto dediĉita al patro de nia amiko, kiu estis flugisto. Inter plenaj teleroj sur la lada kesteto staras malnova fotografaĵo de juna viro, tre simila al D. Brulas incensoj kaj konusaj ruĝaj kandeloj. La flugisto laboris por usona aerofloto dum la milito inter Ĉinio kaj Japanio. Tamen pro tio ĉi, dum la kultura revolucio li estis rekonita kiel malamiko. La persekutata familio disfuĝis en la mondo, tamen la flugisto mem ne sukcesis eskapi. Li estis prizonita. Batitan kaj senkonciencan komunistoj liberigis lin post multaj monatoj kaj redonis al la edzino, por ke li mortu en la hejmo.

Kiam ni demandas, ĉu hodiaŭ homoj kontentaj estas pro regado de komunistoj, nur ege malmultaj respondas sincere. Unu el niaj proksimaj amikoj senhezite neas kaj klarigas, ke nur en propra hejmo, en familia rondo homoj kuraĝas prezenti siajn kritikajn opiniojn. Li kaj liaj parencoj preferas politikan pluralizmon. Iam ili apartenis al la sekreta, kontraŭregistara partio. Dum la masakro sur la placo Tian An Men, studentaj protestoj okazis en la tuta lando. Tiam nia amiko kaŝe faris multajn fotojn, kiujn iam esperas sekure publikigi.

Dum la Novjara nokto en la urbocentro ne multe okazas. Eksplodas belegaj artefajraĵoj, infanoj kuras unuj post aliaj kaj spruĉas per imitantaj neĝon ŝaŭmoj, sed homoj ne dancas, ne kantas, ne ĝojas, kiel en Europo dum la Novjara festo. Preterirantoj promenas malrapide kaj finfine prenas la lokon en unukilometra vico al konfucia templo. Ĉiuj intencas bruligi kandelojn, dediĉante ilin al prapatroj kaj por certigi sian prosperon dum la venonta jaro. Policistoj gardas la pordon, por ke neniu eniru ekstervice. Tamen ĉiuj atendas en ordo. La policistan kordonon rompas nur fajrobrigada veturilo, ĉar pro bruligataj sur la stratoj kaj en domkoridoroj fajroj, en kiuj por prauloj flamas falsaj banknotoj, ekflamis ankaŭ kelkaj domoj.
Antaŭ pordego al nia komunloĝejo la virino donas al Vojtek plenmanon da "monbiletoj" kaj instigas, ke li bruligu ilin. Nia najbaro jam ne estas tiel amikema, kaj vidante nin kun fotilo minacas al ni malantaŭ de la fajro per ruĝa pro flamoj pugno.

Matene ni revenas al D. kaj veturas kune viziti la tombon de lia patro. La sepultejo konsistas el vicoj de samaj etaj tomboj, grimpantaj ĝis la pinto de la monto, simile, kiel terasoj de rizaj kampoj. Malaltaj, ŝtonaj platoj ŝirmas betonblokojn kun urnoj. En pli "riĉaj" avenuoj cindrojn gardas ŝtonaj leonoj.
La tombo de la flugisto staras malsupre en la unua vico. D. diras, ke ĝi estis unu el la unuaj tomboj, sed post nelonge aperis miloj da aliaj. Ĉe la pordo ni aĉetas incensojn kaj kandelojn. Vendataj estas ankaŭ paperaj dometoj, falsaj komputiloj kaj aŭtomobiloj, kiujn oni povas bruligi sur la tombo de la praulo. D. kun familio flamigas falsajn banknotojn, ni incensojn kaj kandelojn. La viroj metas sur la tombon cigaredojn por la patro kaj post kelkaj minutoj movigas ilin iomete, por ke ili brulu ĝis fino.
Ni lasas la amikan familion kaj grimpas sepultejan monton. Sur la pinto gravuloj “eternripozas” en apartaj tombegoj, ornamitaj per ŝtonaj skulptaĵoj, benkoj, verdaĵoj.

Alvenas Davies kaj rakontas, ke antaŭ pordego de „nia” lernejo la estroj memvole starigis reklamojn kun grandegaj fotoj de niaj vizaĝoj. Mankas al ni volo kaj forto por kontraŭbatali tion ĉi. La agentejo senhelpe kaj “senkulpe” ridetas, do ni preparas dolĉan venĝon. Pakinte ĉion, kelkajn tagojn antaŭ komenco de la nova semestro, ni forveturas de la urbo, informante la agentejon, ke ni ne intencas reveni.

© www.naszawyprawa.com

fotogalerio





Platforma handlowa