Marzena, 2005-07-07

ĈINIO parto 6a - Sichuan (21.07-13.08.2004)

La provinco Sichuan nutras nin per vidaĵoj, kiujn en tiu ĉi parto de Azio jam antaŭlonge ni forgesis. Montaroj liberaj de la homa "fantazio", de rizo kaj betono. Ni preskaŭ flugas trans senfinaj spacoj, kiuj post ĉiu intermonto prezentas pli kaj pli surprizigajn pejzaĝojn. Montoj mildaj kiel verdaj panbuloj, aŭ krutaj kaj rokaj, iufoje tute nudaj, sed ofte vestitaj per sveltaj arboj, el kies branĉoj longaj likenoj pendas kiel anĝelaj haroj. Nanaj arbetoj kun bistraj, dikaj folioj kunpinglas rompeblajn rokojn sur la plej krutaj randoj


fotogalerio

Revenas pura bluo de la ĉielo. La similan lastfoje ni vidis en Mongolio. Post ĉiuj kelkaj horoj ni preterpasas tibetajn setlejojn, kiuj kiel montaro szanĝiĝas malantaŭ ĉiu intermonto. Se en valo abundas ŝtonoj, ankaŭ domoj estas ŝtonaj, se multas arboj, oni konstruas el ligno. La okuloj doloras pro la neĝa blanko de kabanoj en verdaj valoj, tamen pli ofte ni preterpasas nur nigrajn jurtojn kaj grandajn gregojn de poefagoj.
Ĉiu intermonto havas misteran signifon. Enirojn al valoj malfermas buntkoloraj pordegoj de preĝaj flagrubandoj kaj iufoje ankaŭ stako de bovaj kranioj, kovritaj per tibetaj skribaĵoj. Du junaj ŝoforoj haltas ĉe ĉiu arkpordego lasante tie silkajn, blankajn rubandojn kaj kelkajn ŝtonojn.
Ĉe la vojdisiĝo troviĝas setlejo de kelkaj ŝtonaj domoj, similaj al fortresoj. Estas ankaŭ vendejeto kaj metiejo de la vilaĝa mekanikisto-dentisto, kiu sidas ĉe la tablo kun stoko da iloj, artefaritaj makzeoj, dentoj kaj gluoj.
Malantaŭ la vilaĝo sur la monto ĉe rivero apogas sin la tibeta templo kun kelkaj monakaj dometoj. Kaj poste senfine etendiĝas la valo de ŝtonoj.
Komence ŝtonetoj plenigas la riveran fluejon, poste ili kreskas kaj elstaras el la akvo kaj baldaŭ disŝutiĝas sur la tuta ĉirkaŭaĵo. Unue la tero aspektas kiel giganta verda kokcinelo kun grizaj punktoj, sed ŝtonegoj senĉese grandiĝas kaj finfine la herbejo nur rare aperas per verdaj makuloj sur la ŝtona tapiŝo.

En la urbeto Litang, troviĝanta je la alteco de 4.050 metroj,ĉio estas tibeteca: domoj, nia gastejo, belaj homoj, krom la ĉefa strato, kiu havas tipe ĉinecan aspekton. Tamen, la betona "china town", kun oficejoj, monumento kaj hoteloj por gravuloj, malbeligas centron de preskaŭ ĉiu, eĉ malpligranda urbeto en la lando. Do, ni preterpasas la betonan "insulon" kaj tuj ni trovas nin en la multkolora, fabela mondo.
Altaj, sveltaj virinoj je malhelaj vizaĝoj kaj aglaj nazoj turnmovigas preĝajn muelilojn. En siaj varmaj, buntkoloraj vestoj kaj dikaj, kunigitaj ĉe talio harplektaĵoj ili aspektas kiel indianinoj.
Maljunaj viroj traŝovas en fingroj lignajn rozariojn kaj de tempo al tempo enflarante tabakon ternas al la suno. Junuloj alligas al siaj longaj haroj "vostojn" el la nigra aŭ ruĝa , brilanta fibro, per kiuj, kiel per turbanoj, ili ĉirkaŭvolvas kapojn. En tiu ĉi fantazia hararanĝo ili bukas koralojn kaj ŝtonojn, iufoje grandajn kiel hokeaj diskoj. En grandaj sunokulvitroj viroj similas al gigantaj, fabelaj monstroj.
Ĉiuj portas helajn, feltajn ĉapelojn, viroj en la vakera stilo kaj virinoj bulĉapelojn , surmetitajn flanke. Ĉiuj "rajdas" motorbiciklojn, similaj al la fama Harley, de kies stiriloj flirtas koloraj rubandoj kaj sur distancometroj surgluataj estas foto de iu fama lamao.
Sur la bazaro koloroj freneze dancas en okuloj. Homoj amasiĝas en la vianda aleo, kie ŝafaj kaj bovaj buĉaĵoj brilas en la suno. Ĉiuj rigardas, marĉandas, tuŝas. Pli trankvilan etoson oni trovas inter legomoj kaj herbaĵoj. Tie eblas aĉeti ankaŭ botelon da lakto kaj kubon da butero. La ĉinaj malkostaj fuŝaĵoj ne estas tre popularaj, tamen ankaŭ ili trovas sian lokon en la flanka aleo.
Matene ni promenas al la sankta monto. Lasante la vojon ni iras tra herbejoj, preterpasante blankajn jurtojn. Iu familio prepariĝas al edziĝfesto, rapidante, por antaŭ pluvo starigi la koloran tendon por gastoj. La viroj martelas en teron lignaĵojn kaj fiksante al ili la ŝnurojn el poefagharoj, ili ŝajnas al ni ion klarigi. Eble ili invitas nin festi kune, sed eble nur avertas pro pluvo. Nenion ni komprenas, tamen kun plezuro ni aŭskultas la belsonan lingvon, nutrante niajn orelojn per forgesita jam preskaŭ, klara kaj plilongita "rrr".
La malaltan monteton ĉirkaŭplektas la reto de preĝaj flagrubandoj. Malsupre staras la monakejo, antaŭ kies pordo troviĝas la stoko de poefagaj kranioj. En la kordego varmiĝas en suno ursido en la ĉena "koliero". La monako instigas min mankaresi la "bebon", sed kiu scias, ĉu la besteto estas antaŭ ĉu post nutrado.
Ĉirkaŭ la monakejo, kiel elasta, verda tapiŝo disvolviĝas herbejo kun miloj da flavaj kaj violbluaj floroj. En longa vico kuŝas malnovaj, ŝtonaj tabuletoj kun tibetaj skribaĵoj. Tamen la nenies "trezoro" havas kuraĝan gardiston – la blankan marmoton, kiu tuj alkuras kaj, videble malkontenta, provas rami la ungojn en mia forta pantalono. Cedante la kampon, mi fotas lin gajigita.
Haltante ofte por trankviligi la spiradon, ni grimpas supren, atentante, por ne implikiĝi inter miloj da flagrubandoj kaj ne treni sanktajn kraniojn. Sur la pinto, el kiu ni elstaras kiel du kandeloj en buntkolora torto, superbruigitaj per flirtego, ni observas la ĉirkaŭaĵon kaj la proksimiĝantan al ni kun la nigra nubo teruran kurtenon de pluvego. Post momento falas el la ĉielo sur nin hektolitroj da akvo. Eble ĝi estas puno pro la aroganta eniro en la mistikan reton de forflugantaj kun la vento preĝoj.

Veturante al la urbo Chengdu ni haltigas kvar geologojn aŭ juvelistojn, aŭ eble simplajn ŝtonhakistojn. Ni ne estas certaj, ĉar en nia esperanta-ĉina vortaro ili sukcesas trovi nur la vorton "mineralo". Du inter ili, grandaj muslimoj, mem povus plenigi malantaŭon de la aŭtomobilo. Tamen la miksaĵo de ĉina kaj muslima gastemo kaŭzas, ke ili trovas lokon ankaŭ por ni kaj nutras nin abunde. Mirinde ni sukcesas interparoli multe, pri diversaj temoj. Interesas ilin religio, laboro, la vojaĝo, Pollando, ĉio. La folioj de la vortaro flugas tien kaj reen, la skribiloj varmiĝas kaj pro svingado doloras niaj manoj.
La viroj haltas en ĉiu bela valo kaj intermonto. Ili fieras pro ĉi tiu montaro kaj malkontentiĝas, kiam malrapide ni komencas reveni al la pejzaĝo de betono, detruitaj montoj kaj nuboj da polvo en malbelaj urboj ĉe la pli kaj pli malpura rivero.

Chengdu havas sian kvartalon de hutongoj (malnovaj domoj, similaj kiel en Pekino), forpuŝata de ĉiea betono. En mallarĝaj stratetoj, ĉe bambuaj tabloj oni povas trankvile trinki teon. Homoj sidas kun tasoj, legante gazetojn, ludante maĝong, ŝakojn kaj, kio estas en Ĉinio rara, ili ne manĝas!!!
Tamen, en la najbara parko, kie maljunuloj promenas kun kaĝigitaj birdoj, regas restoracioj. Kaj en stratetoj, konstruitaj laŭ la tradicia stilo, de antaŭ nelonge abundas bankoj kaj vendejoj kun fuŝaj memoraĵoj.
La urbo estas grandega kaj pro tio ni havas la impreson, ke ĝi apartenas al iu alia Sichuan. Modernaj aŭtomobiloj, vitro, ŝtalo kaj betono, rapidiĝantaj homoj. En vestaĵoj revenas banalaĵo en okcidentlanda stilo, la suno brilas iom alie. Do, rapide ni forveturas norden, al la laŭdira perlo de la provinco – la natura parko Jiu Zhai Go.

Ni kredas, ke la parko estas bela, tamen , kiam finfine ni atingas ĝin, timigas nin senĉesaj vicoj de luksaj hoteloj kaj gigantaj aŭtoparkoj kun centoj da ekskursaj aŭtobusoj. Oni ne devas esti eksterordinare imagema, por ekvidi milojn da homoj en ruĝaj kaj flavaj ĉapoj sur padetoj de la parko. Do, ne haltante ni tuj trovas ŝoseon, kondukantan al okcidento de la provinco.
Du junaj iĝenieroj veturigas nin al la stranga loko, kiu, simile kiel la parko Jiu Zhai Go, iam apartenis al Tibeto. En la verda valo staras arganoj kaj betonmiksiloj. Laboristoj kuras kun puŝĉaretoj, transportas longajn tubojn. Ĝuste ĉi tie oni decidis konstrui la "tradician", tibetecan, turisman vilaĝon. Do, rapide, kiel fungoj post pluvo, kreskas ŝton-betonaj domoj kun grandaj svastikoj sur fasadoj.

Al okcidento ni veturas laŭlonge de la rivero. Montaro kreskas, herbejoj pliverdiĝas, ni forgesas pri betono. La silenta ŝoforo malŝaltas radion kun sichuana muziko kaj ni fluas,dronitaj en la ledaj seĝoj, tra la maro de buntaj flagrubandoj. Iufoje koloraj, longaj rubandoj pendas kompakte el kilometraj ŝnuroj, kiel fabelaj bariloj. En alia loko ili formas specifajn kurtenojn kaj "scenejojn", gigantajn konusojn kaj ombrelojn kaj eĉ malgrandajn preĝejojn.
Proksime al malgranda tibeta vilaĝo ni renkontas du junajn monakojn, pilgrimantaj al Lasa. Sur ŝultroj ili portas la plastajn sakojn, uzataj kutime por betono, ŝnurfiksitaj kiel dorsosakoj. Kune ni ripozas sur la ĉerivera herbejo, kaj poste ili tentas, ke ni iru kun ili. Eble ĉi nokte ili haltos en iu monakejo, sed ni rifuzas decidinte noktumi sur la bela herbejo.

La sekvan tagon, en la urbeto Luhu, el la gasteja fenestro ni fotŝtelas posttagmezajn vidaĵojn. Sur la stratoj promenas tibetanoj abunde ornamitaj per arĝento. Viroj havas grandajn ringojn, larĝaj kiel duono da fingro, kun elstaranrtaj supre ruĝaj koraloj. Ni malkovras juvelajn vendejojn, kiuj fakte pli similas al malgrandaj forĝistaj metiejoj. La juvelistoj plumpe formas el arĝento kaj oro fingroringojn kaj ankaŭ etajn ornamajn ĉapelojn, kiujn kutimas buki al hararo virinoj.
En restoracioj oni bakas tibetajn, maizajn patkukojn, nomatajn „ba ba”. Ĉe stratanguloj vilaĝanoj vendas poefagan lakton, grasan kaj aroman. Ĉie staras bilardtabuloj. Elegantuloj en koloraj vestoj kaj grandaj sunokulvitroj tuttage ludbatalas senfinajn maĉojn.
Monakoj promenas mano en mano aŭ „preterrajdas” sur motorbicikloj. Iliajn kapojn ne ornamas elegantaj ĉapeloj, sed uniformaj flavaj ĉapoj kun strangaj vizieroj.

Apud la vojo inter la urboj Luhu kaj Ganzu, ni preterpasas la grandiozan glaciejon, verdajn montojn plenaj de floroj, peofagojn kaj jurtojn. Do, bone ekvipitaj, jam sekvan matenon post nia alveno, ni forlasas polvokovritan, bruan Ganzu kaj marŝas direkte al glaciejo.
Tuj post la urbo malaperas polvo kaj revenas ekvilibro en la pejzaĝo. En la ombro de argila kabano ripozas iu familio. La maljunulino turnas preĝmuelilon, grandan kiel akvomelono kaj ĉe la hejma enirejo, super la arĝenteca “telerego”, koncentriganta sunradiojn, bolas en la kruĉo akvo.
Ekvidante el la trenĉaro de kamiono nian glaciejon, ni haltigas la surprizitajn ŝoforojn. Nia celo ŝajnas esti proksima, do ni vigle eniras la florabundajn herbejojn kaj finfine ni grimpas supren dum pli ol tri horoj, jen en pluvo, jen en suno, perdante ofte el antaŭ niaj okuloj la glaciejon.
Kiam ni atingas la unuan jurton, terure ventas. Hundoj bojas pli kaj pli laŭte, la paŝtistoj eliras el siaj tendoj kaj alkuras scivolemaj poefagidoj. Virinoj kolektas sekiĝantajn sur la herbejo, maldikajn kiel papero bovajn ekskrementojn kaj staplas ilin sur stako ĉe la jurta enirejo. Tiel ni konatiĝas kun niaj unuaj kaj la plej proksimaj "najbaroj".
Kiam iomete varmiĝas, ni kontinuas la marŝon, direktante nin al la suno. Finfine reaperas la glaciejo, aspektanta nun pli bele kaj ŝajnanta esti pli proksima ol vidita de la vojo. Kaj ĝuste ĉi tie ni starigas nian tendon, en la loko kun vido al la bela valo kaj tri diversaj montoj: tiuj kun la glaciejo, tiuj similaj al verdaj panbuloj kaj al pitoreske rozkolora rokkrono en la oriento.
Ĉiumatene vekas nin scivolemaj poefagoj. Tiuj maturaj tenas la distancon, sed idoj estas tre societemaj, kuraĝaj kaj petolemaj. Kiam ni turniĝas kaj ne observas, ili ŝteliras kaj frapas ŝnuretojn de nia tendo.
Kvankam ili ŝajnas aspekti malgraciaj, fakte poefagoj estas tre facilmovaj kaj timemaj. Sufiĉas klaki kaj ili tuj diskuras, vigle kiel aro de ĉamoj. Kaj jam post kelkaj minutoj ili revenas nekredeble silente.
Ĉiutage ĉevalrajdas al ni la najbaro, por saluti nin kaj kontroli, ĉu ĉio estas en ordo, kaj eble, ĉu vere ni ne alkondukis konkurencan gregon de manĝegemaj kiel falĉmaŝinoj poefagoj.
La duan matenon vizitas nin virino el iu vilaĝo en la valo. Ŝi admiras nian tendon montrante, inter multaj ridetoj, siajn brilantajn en suno orajn dentojn. Ĉiuj ekipaĵoj estas ja tiel malgrandaj, malpezaj kaj maldikaj. Ŝi montras al ni, ke ni frostas. Kiam ŝi alrigardas la sakon kun manĝaĵo, ŝi verdiktas, ke ni ankaŭ malsatas. Do, ŝi invitas nin tranokti en sia hejmo, sed ni ne volas malsupreniri al la valo, ankoraŭ ne.
Vojtek marŝas al la glaciejo, sed denove li malĝuste taksas la distancon. Ĉe la sola jurto, nur ŝajne kuŝanta tuj apud la monto, la paŝtisto klarigas al li , ke por atingi la glaciejon oni bezonas ankoraŭ duontagan ĉevalrajdadon. La viron fascinas nia fotilo kun ŝanĝebla fokusdistanco en objektivo. Kun infaneca rideto li rigardas per la objektivo herbejojn, eble kalkulante ĉevalojn kaj poefagojn.
La vetero ŝanĝiĝas preskaŭ post ĉiuj dekkelkaj minutoj. Ni fotas la langegon de glaciejo en pli kaj pli bela lumo, frostante pro la terura vento kaj pluvo aŭ varmiĝante en la akuta suno. Estas kviete kaj, malgraŭ la freneza vetero, idilie, sed finiĝas nia manĝaĵo kaj baterioj. Do ni volvas la tendon kaj kun bedaŭro malsupreniras al la valo.
Lastan fojon ni vizitas jurton. La mastroj regalas nin per "su ju ca" – teo el kun poefaga butero kaj per panetoj, nomataj "mantou". Tieaj jurtoj aspektas malpli riĉe ol la mongolaj, kiuj estis varmigataj per felto. Tie ĉi la tendoj estas konstruitaj el sztofo, maldika kaj maldensa kiel kribrilo. Ĝi similas nigrigitajn jutajn sakojn. Ĉe la pario torviĝas stoko de sekaj bovfekaĵoj, staras nur unu lito kaj aliajn kuŝejojn oni aranĝis simple sur la tero. Sur la argila forno, en la granda, fulgigita poto bolas akvo.
Antaŭ la jurto, sur tero, sidas kelkaj infanoj, ĉar malgraŭ la ĉina "politiko de unu infano", por minoritatoj oni faras esceptojn. La infanoj, kvankam scivolemaj, estas iom timemaj. Ili ne eniras internon, alrigardas nur tra la "fenestro". La plej aĝa knabo havas monakajn vestojn kaj forrazitan kapon.
La mastro montras al ni la direkton kaj ni adiaŭas ilin. Sur la vojo ni preterpasas karavanon de poefagoj, portantaj longajn lignotabulojn. Gvidas ĝin tri junuloj sur la ĉevaloj, aspektantaj kiel vakeroj. Ili tuj proponas al ni lokojn en la seloj. Bedaŭrinde, ili rajdas alidirekten. "Bablilinte" iomete, inter multaj ridoj, en la pola kaj la tibeta lingvoj, ni disiras, longe rigardante malantaŭen kaj svingante adiaŭe.
La lago, kiun ni celis, malsupre ne aspektas tiel grandioze kiel el montpintoj. De tiu ĉi loko oni ne povas vidi la rozkoloran kronon de la montoj, apud kiuj ni troviĝas. Tamen, la herbejo estas bela, do inter amikemaj poefagidoj ni starigas la tendon.
Bedaŭrinde dum duonnokto ni ne povas dormi, ĉar el la najbara monakejo, tra megafono fluas al la tuta valo preĝoj, interrompataj nur iufoje per longaj prelegoj de maljunulo. Tuj post tagiĝo alvenas viglaj poefagidoj, do ni devas eliri la tendon, antaŭ ol ili komencos petoli.

El la montara, fabela lando, forveturigas nin du junaj tibetanoj. Ho, kian temperamenton ili havas. Tute ili ne similas al moderaj, ĉiam kaŝantaj sin malantaŭ etiketo hanoj (la plej granda nacio en Ĉinio – pli ol 90%). Inter multaj krioj, fajfoj kaj ridoj, ni antaŭigas ĉiujn aŭtomobilojn, lerte preterpasante trafikajn obstrukcojn kaj per tia freneza maniero ni adiaŭas herbejojn, montarojn kaj jurtojn, neeviteble revenante al la civilizacio de betono.

fotogalerio





Platforma handlowa