ĈINIO parto 5a - Yunnan (30.06-21.07.2004) Unuafoje dum la vojaĝo ni revenas al jam vizitita lando. Kvankam ni scias, kion atendi post monato en la "senhoma", verda Laoso, surprizas nin subita apero de multaj homoj kaj tunoj da betono. Memfidaj, sen iu ajn mapo, kuraĝe ni eniras la betonan civilizacion kaj tuj kaptas nin la konata, tamen jam forgesita sento, ke neniu komprenas nin ĉi tie. Do, kaŝu ni la anglan malprofunde kaj retrovu en la memoro malmultajn, tamen valorajn, ĉinajn frazojn.
Helpas nin kutime ĝeniga, sed nun saviga memfido de ĉinoj, ke ili pli bone scias, kion ni bezonas. Postkuranta nin de la ŝtatlimo ĝis stacidomo ŝoforo, helpata de la biletvendistino, perforte preskaŭ enbusigas nin kaj veturigas al, ni esperas, pli granda urbo, en kiu eblos aĉeti maparon de Ĉinio.
Kiel alie aspektas pejzaĝo ĉiflanke de la limo. La montara tero, forŝtelita de naturo ĝis la lasta peco, terasoj grimpantaj ĝis la plej altaj pintoj, malmultaj arboj, bambuoj, multfamiliaj kaban oj sur palisoj, kovritaj per pezaj, agrilaj tegoloj. Kampoj koloriĝas pro abundo de floroj kaj diversaj legomoj. La vilaĝoj kaj kampoj etendiĝas senfine, eble nur lokanoj scias, kie komenciĝas la unua kaj kie finiĝas la sekva setlejo.
En la preterpasataj urbetoj, ĉe bazaroj, promenas montaraninojn en tradiciaj vestoj, iuj en mallongaj jupoj kaj dikaj, blankaj ŝtrumpetoj ĝis genuoj, preskaŭ ĉiuj en elegantaj ĉapeloj, rare en bananaj folioj, sprite volvantaj kapojn. Surpriza vidaĵo en Ĉinio.
Ĉi parto de la lando ne similas al oriento, evoluita, timiganta per ĉiea konstruado, industrio kaj homamaso. Tamen la mezgranda urbo, kiun ni atingas, ne elstaras de la ĉina skemo. Preskaŭ kun fermitaj okuloj ni trovas malmultekostan hotelon, bazaron kaj placon, kie vespere maljunuloj ekzercas kaj dancas, ĉiuj idente, kiel granda armeo.
Tuj ĉirkaŭas nin gapantoj kaj ni jam dekutimiĝis de tio. Homoj rigardas nin malkaŝe, laŭte diskutante kaj ridante pri ni. Gepatroj tiras al ni siajn idojn, por ke ili salutu nin angle, kaj tuj foriras, kontentaj pro “konversacio”.
Sur la apudbazara placo verŝajne okazos iu defilado. El ĉiuj flankoj anasvice alvenas diversaj uniformuloj, kunportante plastajn, ruĝajn seĝojn. Gravuloj alveturantaj en luksaj aŭtomobiloj rigardas al ni surprizitaj. Tamen la okazintaĵo ne tro interesas nin. Plej verŝajne en multaj similaj ni ankoraŭ sukcesos partopreni en Ĉinio, do ni foriras, elrevigante la gapantojn.
En la lando de bonaj vojoj revenas la pli malpli sukcesa petveturado kaj ĝiaj „atrakcioj”, kiel malpermesita grimpado al rapidŝoseoj, forkurado de policistoj, kiuj provante helpi, ĉiam malhelpas. Kutime haltas riĉuloj kaj komercistoj, ne rare komunistoj, kiuj ĉiam donacas al ni signojn kun portreto de Mao. Ĉiuj preskaŭ ŝoforoj invitas nin al restoracioj.
Zorgo de ĉinoj estas senlima. Ĉu policisto, profesoro, ĉu kamparano, ĉiuj haltas vidante nin sur vojo. Ne gravas, ĉu ni scipovas paroli la saman lingvon, ne gravas eĉ, ĉu ili povas helpi. Tre valora evidentiĝas la mapo, almenaŭ neniu dubas, kien ni volas veturi. Tamen sensukcesaj restas niaj klarigoj, ke busoj ne taŭgas por petveturado.
Kelkfoje la mapo impresas pli forte ol du blankuloj sur vojo, precipe kiam ni trafas kamparanojn. Mirkonsterno, foliumado de maparo tien kaj reen, ne dubigas, ke multaj el inter ili vidas ĝin unuafoje.
Vojtek, demandita de du vilaĝanoj, ŝerce respondas, ke ni veturas al Laso. Tio ĉi virojn ege mirigas, ne nur pro malproksimeco, sed ankaŭ pro religia signifo de la sankta urbo. Post dekkelkaj minutoj de analizo, ili desegnas sur asfalto la tutan vojon tra provincoj Yunnan kaj Tibeto kaj longe klarigas al ni, kiamaniere, de kie , kien, per kiom da busoj, ktp.
Yunnan signifas vojaĝon tra teaj kampoj kaj sunoplenaj montoj. Ho, oni promenus laŭ la tea padeto, eĉ nenien. La provinco Yunnan estas bela, verda, aroma, tamen tranĉas ĝin moderna rapidŝoseo, kies laŭdire trionon okupas tuneloj kaj pontegoj.
Qi Jiang – tre simpatia esperantisto el Kunming alvenas tuj post nia telefono kaj rekte gvidas nin al restoracio, kie ni vespermanĝas kun liaj amikoj. Unu el ili, policisto, kiu postkuras narkotaĵvendistojn, montras al ni sian belan, modernan loĝejon. Policistoj bone prosperas en Ĉinio. Ili vivas en apartaj, trankvilaj setlejoj, en komfortaj loĝejoj. Apud iliaj domoj staras bonaj, ofte luksaj aŭtomobiloj.
Kunming pro sia agrabla, modera klimato konata estas kiel “printempa urbo”. La loĝantoj ŝtaas florojn kaj iliaj plantejoj ĉirkaŭfermas la tutan urbon.
Tage vagas ni en la urbo. En parkoj kantataj emeritoj imitas spektaklojn de ĉina tradicia opero. Posttagmeze ni observas senĉesajn maĝangmaĉojn de Qi Jiang kaj liaj amikoj, vespere ni kajtumas apud lago kaj nokte babilas ni kune sur stratoj, trinkante malvarman bieron. Sensukcese Vojtek provas fumi la bambuan pipon je dekcentimetra diametro, en kiu oni kutimas meti ne tabakon sed ordinaran cigareton. En la sombra lumo de strataj laternoj la viroj en nuboj de la pipa fumo aspektas kiel ŝamanoj.
Yunnan fieras pro du malnovaj urbetoj: Dali kaj Lijiang. Tamen la vera perlo, surlistigita de UNESCO, bedaŭrinde tretata de miloj da turistoj, estas Lijiang, fondita de la dinastio Song antaŭ 8 jarcentoj. La urbeto plena estas de antikvaj stratetoj kun tradiciaj, belaj domoj. En malpli larĝaj, flankaj stratetoj, neatrakciaj por vendejoj kaj restoracioj, kiujn rare kaj hazarde trafas nur perdiĝintaj turistoj, vivo fluas trankvile. Maljunulinoj en naciaj vestoj, montrante nigrajn pro betelo dentojn, forkuras de niaj objektivoj, tamen viroj, ludantaj sur pavimoj ĉinajn ŝakojn, pacience permesas al ni foti.
En iu el la stratanguloj ni malkovras la metiejon de preskaŭ blinda bindisto. Lia nazo tuŝas la tablon, sed, dank al nekredeble lertaj manoj, “vidantaj” pli multe ol liaj okuloj, li povas precize tranĉi la foliojn. Ĉarmitaj ni fotas lin senbrue, silente, sed perfidas nin la bojanta furioze hundo. La viro ĉesante laboron direktas al ni siajn blindajn okulojn, kaŝitaj malantaŭ dikaj vitroj, kaj ni estas certaj, ke kvankam li ne vidas, li sentas nian ĉeeston. Li maltrankviliĝas, do embarasitaj ni lasas lin.
Posttagmeze la urbeto dronas en pluvtorentoj. Turistoj fuĝas al restoracioj, hoteloj aŭ vendejoj kaj la urbanoj trankvile malfaldas grandajn ombrelojn, ne ĉesante siajn okupojn. La “dronanta” urbeto aspektas ankoraŭ pli bele. Ni sidas sub la tegmentoj kaj nutras niajn fotilojn per vidaĵoj de la trankvilaj stratoj ne buntigitaj per ruĝaj kaj flavaj ĉapoj de ĉinaj turistoj.
Malantaŭ la pluva kurteno brilas la eterne blanka, akra pinto de Neĝa Monto (pli ol 5500 m), rememorigante al ni, ke jam estas tempo iri plu, montaren.
Sur la vojo al tiel nomata (nur de ĉinoj) Ŝangrila, scianta pli bone ol ni ŝoforo, lasas nin subite ĉe la kafejo, kiun gvidas agrabla aŭstralanino. Ambaŭ : la kafejo kaj la mastrino aspektas kiel ĵus elprenitaj el la 50aj jaroj. Evidentiĝas, ke vere la ŝoforo sciis pli bone, ĉar ĝuste ĉi tie komenciĝas la pado al la plej profunda kaj plej mallarĝa gorĝo de la rivero Yangtse, nomata Ravino de Saltantaj Tigroj. Do ni lasas en la kafejo niajn dorsosakojn kaj kun malgrandaj mapoj ni startas al kelktaga marŝo tra la montaro.
La padoj, sur kiuj de tempo al tempo vagas raraj turistoj, apartenas al montaranoj kaj iliaj ĉevaloj. Tutan tempon akompanas nin la bela Neĝa Monto. Iufoje ni preterpasas malgrandajn setlejojn, pli ofte solajn lignanj kabanojn, iuj funkciantaj kiel gastejoj. La unuan dormejon ni atingas jam post du horoj, tamen vidaĵo el la korto estas tiom pitoreska, ke ĉi tie ni decidas tranokti.
La bieno, apartenata al la familio de la minoritato Naxi, fermas per kvar lignaj konstruaĵoj la grandan korton, sur kiu sekiĝas koloraj vestoj kaj ora maizo. Kaj super ĉio ĉi jen perdiĝas en nebulo jen aperas kaj brilas en suno belegaj neĝaj pintoj, sur kies senmakule blanka fono flirtas ruĝa flageto.
La sekvan tagon ne senpene, laŭ la mallarĝa, kruta pado, kurvanta dudek kvin foje, ni grimpas al la pinto je la alteco de 2600 m. Fluanta malsupre Yangtse, portanta pacience tunojn da argilo, serpentumas, kiel brunoranĝa rubando.
La ravinon ni atingas vespere, tamen nur matene ni vizitas ĝin. Ni descendas 3000 metrojn per la metala ŝtuparo, kiu necerte tenas sin ĉe la vertikala roko. Grimpante glitajn, gigantajn ŝtonojn ni iras centren de la rivero. Atingas nin pli ol metraj faloj, la akvo kirliĝas, mueligas sin, frakasiĝas je ŝtonegoj muĝante. Supre klaŭstrofobiaj, kilometraj muroj. Ni nin sentas en infero.
Posttagmeze ni ekmarŝas reen, 20 kilometrojn. Kvankam pli firma kaj larĝa, la vojo ne ŝajnas esti pli sekura ol la supra, kruta pado. Lavangoj okazas preskaŭ ĉiutage. Sur la vojo kuŝas ĵus falitaj ŝtonegoj, kejlitaj en la asfalto, kiel kandeloj en torto.
Ni plirapidas, ĉirkaŭrigardante kaj aŭskultante senĉese. Ĉe akvofalo ni preteriras mortan ĉevalon. Ŝajne ĝi falis el la supro, sed ankaŭ ĝi povis esti mortigita de ĉirkaŭantaj ĝin ŝtonegoj.
Kelkaj kilometroj poste falis duono de la vojo je distanco de pli ol cent metroj. Apenaŭ sukcesis alveni kelkaj kamionoj, transportantaj rubojn. Kun koroj frapantaj rapide, alpremante sin al la rokoj ni preterpasas tiun ĉi „impresigan” lokon, preĝante, ke la restinta parto de la vojo ne falu kune kun ni.
En la lokoj, kie la ravino malsupreniĝas al Yangtse pli malkrute, kaj surkreskitaj de arboj montoj ne elĵetas tiom multe da ŝtonoj, aperadas ĉe la rivero raraj domoj. Tamen ĉefe la bordon najbaras nur ŝtonegoj.
Ĉe eniro al la urbeto staras forlasita lernejo. Ĝian muron frapis la ŝtono, alta kiel etaĝo, minace brilanta en la suno. Sur la tegmento kaj korto kuŝas malpligrandaj ŝtonoj. Ĉiuj fenestroj estas rompitaj. Kiu kuraĝis starigi ĉi tie la lernejon, kiu nun timigas kiel groteska monumento de la homa stulteco?
Por allogi naivajn turistojn, ĉinaj aŭtoritatuloj verdiktis, ke proksime al la urbo Zhongdien en nordokcidenta Yunnan oni trovis iam perditan, fabelan tibetan landon – Shangrila.
La ĉirkaŭaĵo estas pitoreska. Ni preterpasas belegajn valojn, plenaj de poefagoj, ŝafoj kaj kaproj sur ĉielblue florantaj herbejoj. Muroj de blankaj tibetaj domoj kliniĝas internen, ŝajnas pro tegoloj pezigitaj per centoj da ŝtonetoj. La fasadoj ĉirkaŭitaj per ŝtonaj bariloj, ornamas riĉaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Fenestroj havas belajn, lignajn ŝutrojn. Preskaŭ ĉe ĉiu domo, kiel ĉiealarkoj flirtas tibetaj flagrubandoj.
La urbo Zhongdien ne estas tiel bela, tamen ĝiaj loĝantoj estas tibetanoj. Sur stratoj oni vendas strangajn fungojn, herbaĵojn kaj konusformaj, fumaĵitaj fromaĝojn je la impona aspekto, sed neelteneblaj, acidaj odoro kaj gusto. En restoracioj regas tibetecaj manĝaĵoj.
En la malnova, nun terure aspektanta kvartalo ĉiuj detruas siajn tradiciajn, originalajn domojn por starigi novajn, tamen ankaŭ laŭ la tibeteca stilo. Virinoj je seriozaj, esprimplenaj vizaĝoj, tradicie, bele vestitaj, kun dikaj harplektaĵoj, kontente obserwas laborantaj inter rubaĵoj virojn. Inter iliaj piedoj kuras nigraj hundoj kun amuletoj kaj rubandoj sur koloj.
Proksime al Zhongdien troviĝas monakeja vilaĝo. Kelkajn fiere leviĝantaj sur deklivoj budismajn templojn ĉirkaŭas multaj monakaj kabanoj. Sur mallarĝaj stratetoj marŝas viroj kaj knaboj en ruĝaj kutoj kaj flavaj ĉapoj, ornamitaj per gradiozaj krestoj. Maljunuloj sin apogante sur muro de la templo pigre varmiĝas en suno kaj knaboj diskutas, ŝercas, puŝas unu la alian. Plej verŝajne io baldaŭ okazos, ĉar ĉiuj amasiĝas sur la korto.
Subite aŭdiĝas la tamburaj sonoj kaj ĉiuj kuras al la templo surmetante ĉapojn. Monakoj kovras per silka ŝtofo la pordon, tamen ili ne kontraŭas, kiam vizitantoj enrigardas kaj silente eniras la internon.
En tri navoj, vice kaj vid al vide, sur kusenoj sidas viroj tenantaj tamburojn aŭ trumpetojn. En la densa aromo de incensoj fluas impresigaj sonoj de la instrumentoj, kiujn sekvas tre malaltaj viraj voĉoj. Sidante ĉe la muro kun duonfermitaj okuloj ni aŭskultas la hipnotigan mantron. La ceremonio daŭras longe, do ĉinaj malpaciencaj turistoj komencas promeni en la templo, eĉ inter monakoj, kiujn ili fotas lumigante lampojn, ridante genuiĝas kaj riverencas, kion la fiera, grandioze vestita ceremoniestro ŝajnas eltenadi kun stoika trankvilo. Tamen ni timas, ke ilia maldeca konduto baldaŭ rompos la anĝelan paciencon de la monakestro. Do, ne volante mem perdi la belan etoson de la rito, silente ni elriras.
Apude ni trovas aliajn templojn. En iu el ili viroj sur skafaldoj purigas la gigantan, oran statuon de Budho, kiu ŝajnas subridi pro la tikigaj klopodoj. Neniu preĝas ĉi tie, tamen silentaj muroj kaj polvokovritaj kusenoj pacience atendas revenon de monakoj.
Tamen ne ĉiuj partoprenas en la daŭranta ceremonio. Ni promenas inter kabanetoj, kies muroj disfalas en iuj lokoj. De kelkaj tegmentoj elkreskas tufoj de verda herbo. De tempo al tempo preterpasas nin junaj monakoj kaj finfine, ĉe la blanka pagodo, super kiu kiel ombrelo etendiĝas riĉkoloraj flagrubandoj, ni malkovras la misteron: ĉe la pagodo, en ombro sidas aŭ kuŝas monakoj kun glaciaĵoj.
Malgraŭ pluvo ni decidas veturi al Deqin – la urbeto ĉe la tibeta limo. Bedaŭrinde dum horoj ni trapasas nur dekkelkajn kilometrojn (ĉefe piede) kaj nur tagmeze ni atingas la malprofundan lagon Napa, ĉirkaŭitan de belaj herbejoj kaj tranĉitan per kelkaj digoj, sur kiuj promenas grandaj ombreloj. Tamen en tiel malseka tago la vidaĵo ne tentas nin.
La kamiono lasas nin sur la vojkruciĝo, kiam la terura pluvego atingas sian apogeon. Ekvidinte nin, la dika virino rapide tiras nin al la simpla, malpura budo, kiu tamen evidentiĝas esti ĉarma, magia loko.
Murojn de la kabano kovras la “tapeto” el ĉinaj gazetoj. La misteran obskurecon lumigetas nur du mallarĝaj fenestroj. Al pladoj kaj kruĉoj gutas de la nigra plafono pluvo, tamen estas varme, trankvile kaj sekure. Apud la muroj staras malnovaj, knarantaj kanapoj kaj sur la planko la „armeo” de kruĉoj por “su ju ca” – la bongusta, iom sala tibeta teo, al kiu oni aldonas poefagan buteron.
Ni eksidas ĉe fenestro kaj fera forneto sur la mola, eluzita kanapo. La virino silente starigas sur ligno la duongloban paton kaj boligas en ĝi teon. Poste ŝi enverŝas la trinkaĵon en la longan, lignan ujon, aldonas kelkajn kulerojn da butero kaj longe ĉion batmiksas. Finfine ŝi metas antaŭ ni en ŝtona kruĉeto la pretan teon kaj kiel manĝeto en agrilan pladeton ŝi ŝutas la maizan farunon. Do ni gluigas buŝojn per la maizo kaj tuj gargaras ilin per la butere odoranta trinkaĵo, kiu agrable varmigas niajn frostigitajn manojn.
Ridetante senĉese la virino preparas por ni novan kruĉon de la teo. Ŝi ne alparolas nin, nur varmvoĉe rakontas ion al familianoj, kiuj ĵus venis kaj rigardas nin kun intereso.
Plifortiĝinte per gastigemo de la mastrino, varmo de la malnova forneto kaj miloj da kalorioj de la grasa teo, ni eliras kaj trafas eĉ pli fortan pluvon, sed tuj haltas iu aŭtomobilo. Ĝi ne veturas al Deqin, sed al Zhongdien, do ni revenas al la urbo.
Post kelkaj tagoj de la senĉesa pluvo ni prenas buson al la najbara provinco Siĉuan. Kaj ĉifoje nia petvetura intuo ne trompas nin. Dum 10 horoj de veturo sur malbonaj sed belaj montaraj vojoj preterpasas nin nur unu veturilo – konkurenca aŭtobuso.