LAOSO parto 2 (20.06-29.06.2004) La buso devis starti je la 15.oo, tamen ni ekveturis post du horoj. Malakurateco de laosanoj (se oni povas uzi tiun ĉi esprimon) jam delonge ne kolerigas nin kaj ne mirigas. Ili nenien rapidas, sed ni ankaŭ. Do, kun la anĝela pacienco ni atendas tri horojn ĝis kiam la boato al Luang Ngoj pleniĝos. Probable horaroj, kiuj tamen egzistas ĉi tie, signas nur komencon de la pasaĝera arigado aŭ la horon, antaŭ kiu la boato aŭ buso certe ne forveturos.
La mallarĝa, longa boato kun la motoro Mercedes haltas ĉe ĉiu vilaĝa albordiĝejo kaj iufoje eĉ en la senhoma loko, ĉe preskaŭ nerimarkebla padeto. La nudpieda knabo rapide elboatiĝas kun malplena sako, malaperas en ĝangalo kaj antaŭ ol la pasaĝeroj finfumas la cigaredojn, li revenas kun la sako plenigita per maturaj ananasoj.
Muang Ngoj estas bele situita ĉe la rivero Nam Ou vilaĝo. Ĉe la boathaltejo du viroj kuiras la serpentan supon. Preterpasante ilin ni elektas unu el la bambuaj kabanoj sur palisoj kaj tie ni trafas la plej belan en la tuta vilaĝo vidaĵon al la riverkuvro, montaro kaj albordiĝejo, kie preterpasas ĉiuj boatoj kaj vespere lavas sin vilaĝanoj.
Ĉi posttagmeze ni ne sukcesas viziti la ĉirkaŭaĵon. Sur la padeto haltigas nin la rufa franco, duonruso, loĝanta kelkajn jarojn en Luang Prabang. Kiam ni sidas sur la mato, la kamaradoj tuj regalas nin per la jam preta, serpenta supo kaj la loka riza brando, nomata “lao lao”. La juna vilaĝano, fiera brandproduktisto, monstras, kiel forta estas lia drinkaĵo kaj la ekbruligita alkoholaĵo fajras kelkajn minutojn.
Plezuro de interparolo kun laosanoj estas sekvo de ilia malfermitecoo, libera konduto, senartifika interesiĝo pri fremduloj, manko de kompleksoj kaj servileco, sed ĉefe maltrudemo. La interparolo fluas pigre kaj krepusko trafas nin sur la mato. Subite iu ŝaltas agregaton en la vilaĝo kaj ĉiuj iras ĝui elektron, kiu lumigos kabanojn nur du horojn.
Matene vekas nin la tamburaj tonoj el la loka budhisma templo. Sed kia festeno por oreloj ili estas. La monako havas bonegan senton de ritmo, eble li sukcesus kiel perkutisto. Ni decidas vekiĝi pli frue sekvonttage kaj vizit la templon dum la “koncerto”.
Kaj hodiaŭ ni intencas viziti kavernon kaj najbarajn vilaĝojn. La pado komence kondukas nin tra la sultra kaj sombra ĝangalo. Restado interne, en la verda, maltravidebla maso, eĉ sur pado, timtremigas nin. Sub niaj piedoj serpentumas miliardoj da vermaĉoj, la trakoj de formikoj de ĉiuj specoj kruciĝas kun la pado post ĉiuj kelkaj metroj. Neniam antaŭe ni vidis similajn formikajn gigantojn.
La ĝangalo haladzas mucide. Rapidegan putradon akompanas egale rapida kreskado. Verdaĵo interne perdas la belan brilon, miksaĵon de la suno kaj folioj, vidataj ekstere.
Ni ne komprenas, kial papilioj ekamis tiun ĉi obskuran lokon. Ili flugas super ni, po dekoj ripozas sur la malseka kaj mola argila padeto kaj kiam ni haltas, ili fideme eksidas sur niaj kapoj, brakoj kaj manoj.
Kun tiuj ĉi belaj kamaradoj ni atingas la torenton fontantan en kaverno. Ni eniras la malvarman internon, kie la pura akvo brilas kiel kristalo. La ŝtonoj sur la fundo ŝajnas kuŝi tuj sub la surfaco, sed kiam ni proksimiĝas al la loko, kie fontas la frosta akvo, ĝi kovras nin ĝis koloj. Ni forlavas la malagrablajn impresojn, permesante al ili reveni kun la torento al la putreverda infero.
Baldaŭ ni eniras kampojn kaj erarvagas sur limrandoj de la rizaj terasoj, kondukantaj al neantaŭvideblaj direktoj. Preterpasas ni bovojn sonorigantaj per kuglingojn pendataj de iliaj larĝaj nukoj. En rivero virino kun knabino kaptas ranojn kaj iu knabo, en la masko de subakviĝanto, disĵetas fiŝan reton kaj tuj mem plonĝas post ĝi.
En la ombro de la bambua kabano ripozas kamparanoj kaj observas la kamaradon, kiu faras kalbason sprite enpuŝante viandon en intestojn, uzante por tio ĉi kuleron kiel funelo.
Vilaĝoj similas vjetnamajn, tamen, kvankam simile malriĉaj, ĉi tiuj estas pli puraj. Bambuaj kabanoj sur palisoj staras ambaŭflanke de la argila vojo, kiu tuj post la vilaĝo denove ŝanĝiĝas al la mallarĝa padeto, kiun oni povas promeni nur anservice, kaj kiu baldaŭ disiras al dekoj da samaj padetoj, serpentumantaj kaj implikiĝantaj inter rizaj kampoj.
En vilaĝoj regas trankvila etoso kaj silento. Homoj sidas en la arbaj kaj kabanaj ombroj. Rare ni preterpasas iun sur la vojo, des pli rare ni vidas homojn kliniĝantaj ĉe laboro, moviĝantaj kiel katoj, malrapide, pigrete.
Tiu ĉi ŝajna stagno ne estas karakteriza nur por sjesto. Irante tra vilaĝoj, kampoj, ĝangalo, urbetoj, sendepende de la horo, oni ne renkontas rapidecon, nervozajn movojn aŭ kverelojn.
En unu el la vilaĝoj la maljunulino estonta personigo de gracio vere senspirigas nin. Ŝi vestita estas per eluzita , tamen ege virineca bluzo, malkovranta brakojn kaj dekolton, kaj per tradicia jupo. Ŝian kapon ĉirkaŭvolvas la blanka turbano, kovranta glate ekkombitan, blankan hararon. Kvazaŭ konscia pri sia ĉarmo, ŝi haltas antaŭ fotoobjektivo, tenante en la tatuitaj manoj longan, akran tranĉilon, per kiu antaŭ momento ŝi pecigis la bambuon. Kiam mi mallevas fotilon, ŝi levas la manon kun la klara postulo.
Infanoj kuras nudpiede riveren. Por momento ili haltas kaj trapuŝas unu la alian pozante antaŭ fotilo. Ni sekvas ilin kaj trafas la belegan scenon: tri knabinetoj en la malhelbluaj sarongoj banas sin en la rivero. Subridante ili sensukcese provas kaŝi sin plonĝante en tro malprofunda akvo.
Vidante, ke ni volas trapasi le riveron, la infanoj montras al ni la sekuran lokon, tuj apud la primitiva, akva elektroproduktilo, kiu per maldika drato elektrigas unu aŭ du kabanojn.
Sur la kampo malantaŭ la rivero infanoj ludas modelante el argilo globetojn. Aliaj vetkuras per lignaj ĉarumoj, portantaj po kelkaj etajn, ofte nudajn pasaĝerojn, puŝataj de ne tro pli aĝaj, senŝuaj infanoj.
Sur la pado, kondukanta al la sekva vilaĝo, kuŝas senmove sufiĉe granda serpento. Eble ĝi varmiĝas en suno, eble ne estas venena. Tamen pri tiuj ĉi bestoj ni havas enigman scion. Ni nur spertis, ke en Laoso ili abundas. Ne rare jam okazis, ke tuj antaŭ, malantaŭ ni aŭ apude subite falis el la branĉo serpento aŭ ĝia pli malgranda “kuzo” – vipuro.
Kelkajn minutojn ni staras kiel hipnotigitaj, ne havante eĉ bastonon por forpeli la rampulon. Feliĉe, post nelonge alvenas de la vilaĝo du knabinoj. Ridante ili puŝas la beston komprenigante al ni, ke ĝi estas morta. Ankoraŭ iomete dubante, singardeme ni preterpasas la kadavron.
La vilaĝo, kies eniron gardis la morta serpento, estas pli granda ol aliaj. Ĉirkaŭ dudek kabanoj staras ĉi tie ne laŭ vojo, sed en rondo, kreante grandan, komunan korton. La domoj estas grandaj, plej ofte lignaj, kvankam la bambuaj ankaŭ aspektas grandioze. Sur unu el ili eĉ blankiĝas la talerego de satelita anteno. Supre, preskaŭ trans la tuta vasteco de la vilaĝo, etendiĝas delikata reto. Ĉu por kapti birdojn, ĉu papiliojn? Nun la kaptilo implikas nur kelkajn riĉkolorajn papiliajn flugilojn.
En unu el fenestroj, tre supre (ankaŭ la kabano estas eksterordinare alta) ni rimarkas la virinon ĉe la stebilo Singer. Eble ŝi tajloras por ĉiuj proksimaj vilaĝoj.
Kvankam la vilaĝo certe apartenas al pli riĉaj, ĝi ne estas tiel agrabla kiel najbaraj. Tamen, tie ĉi homoj ŝajnas simile senĉese ripozi. Do, ne eksterordinara laboremo estas kaŭzo de ilia ekonomia avantaĝo. Eble anseroj kaj porkoj multnombraj ĉi tie.
Finfine ni revenas al nia bambua kabano kaj, kio jam estas kutimo, eĉ post momenta forestado, ni forpelas malfidindajn lacertojn, pli grandaj ol tiuj ĉi, al kiuj ni jam alkutimiĝis en Azio.
Antaŭ krepusko ĉiuj vilaĝanoj alvenas por vespera banado en rivero. La virinoj lavas sin lerte manevrante sarongojn, kiuj tute kovras intimajn partojn de iliaj korpoj. Sapa szaŭmo fluas kun rivero. La virinoj disŝovas ĝies restaĵojn kaj mergas en akvo hodiaŭajn vestojn. Ĉemizoj, sarongoj kaj pantalonoj mem sin lavas volvitaj ĉirkaŭ la gamboj tiel, ke ne estu ili forrabitaj per akvo traverŝanta ilin kaj forlavanta ĉiutagan porcion de polvo kaj ŝvito.
La lavado daŭras kaj daŭras. La virinoj elstaras el la akvo, moviĝante kelkfoje por tralasi boatojn. La suno malleviĝas , lumo bluiĝas. La vilaĝanoj aspektas bele en ĝi, tamen mi devas ŝalti fotilon, ĉar ĝi jam estas blinda.
Mi malvestiĝas kaj inter kaŝridoj mi eniras la riveron. Fakte amuze aspektas mia pala korpo kun sunbrunigitaj gamboj, manoj kaj vizaĝo. Mi bedaŭras, ke mi ne havas sarongon, tamen mi ne rajtas plendi. Ja ili tiel pacience permesis foti sin, do nun ili rigardu la strangaĵon.
Sekvan matenon vekas nin ne templaj tamburoj, sed laŭtegaj eksplodoj. Por momento, duon sonĝante, ni cerbumas pri vojaĝo al pasinteco, pri milito kaj pri la penso, ke ĉiuokaze usonanoj certe iel respondecas pri la neeltenebla bruego.
Al la vilaĝo alvenis ŬO LAO (ŝtata organizaĵo pri senarmilado de neeksploditaĵoj). Ĝis tagmezo la tero tremas pro eksplodoj malantaŭ la templo. Vojtek, esperante kompletigi la fotomaterialon, kuraĝe kuras tien, tamen preskaŭ apud ĉiu arbo staras armita gardisto kaj malpermesas eniri la ĝangalon.
Ni rememoras, ke ankaŭ ĉi tie ni vidis iujn bomboŝelojn, do ni iras pli detale pririgardi nian vilaĝon. Kaj fakte multaj neeksploditaĵoj restis, ĉefe jam uzataj kiel “ornamaĵoj”. Ŝajnas, ke ĉiuj ŝatas havi ĉi tie bombon sur sia korto, sed ankoraŭ multaj kabanoj staras sur la ŝtalaj palisoj. Estas ankaŭ ŝtuparoj faritaj el grandaj bomboŝeloj, el la malpli grandaj bariloj kaj fortigaĵoj.
La ferrubaĵoj kreskas kun la ĉirkaŭaĵo, rustiĝas, jaro post jaro malaperas, sed la problemo daŭre remomorigas sin per eksplodbruoj en ĝangalo, simile , kiel hodiaŭ. Lokanoj rakontas, ke antaŭ kelkaj jaroj, ĉe la dua bordo de la rivero, oni eksplodigis kelkajn dutunajn aviadilbombojn.
Vespere aperas la konata produktisto de “lao lao”. Ĉifoje anstataŭ botelo li tenas en manoj distranĉitan, unumetran parton de la serpento, dika kiel vira femuro. Laŭdire ĝi estas anakondo. Ili kaptis ĝin en la rivero. Antaŭe ŝajnis al ni, ke anakondoj vivas nur en la Suda Ameriko, tamen ni ne diskutas. Ja ni malmulte scias pri serpentoj kaj tiu ĉi ekzemplero estas nur la senkapa fragmento La viro diras, ke la serpento estis sep metrojn longa.
Alkuras homoj kun pladoj kaj tranĉiloj kaj kun rimarkebla ekscitiĝo ili komencas dispecigi la terurigan viandon.
Iu maljunulo diras al ni, ke similaj ekzempleroj estas tre raraj, aŭ, pli precize, rare oni sukcesas kapti tiel grandan, sed en la rivero vivas ankaŭ pli gradiozaj. Tuj ni rezignas de la vespera naĝado.
Kun aŭstra paro ni ekvojaĵas laŭ la rivero, norden al la urbeto Muang Khua. Bedaŭrinde, t.n. publika boato veturadas nur po kelkaj tagoj kaj neniu scias, kiam ĝi alvenos. Do ni luas rapidan boaton, kiu mirinde estas kelkfoje malplikosta ol la ordinara.
Kaj kion ni povis atendi post tiu ĉi ŝpara decido? Kompreneble rapidecon. La motoro, fortirita el Toyota, havas 120 ĉevalpovojn. Ni ne veturas, ni flugas super la akvo. Bruego estas terura, kvankam ni krias unu al la alia, nenion ni povas aŭdi.
La rivero fluas en ravino, la ĉirkaŭaĵo estas bela, lumo perfekta, ne pluvas, tamen la rapideco malebligas fotadon. La vidaĵoj trakuras antaŭ niaj okuloj kaj ambaŭflanke de la boato pli ol metraltaj fontanoj de spruĉanta akvo kreas netravideblajn vualojn. Ni povas rigardi nur antaŭen, kiel kun ĉevalaj okulkovriloj. Kaj tie, kvazaŭ por spiti, tre klare oni vidas kirlojn, riverbrakojn kaj retenojn, ŝtonegojn kaj furiozan akvon. Kiam kun teruro ni fermas okulojn, ni tuj devas malkovri ilin, ĉar la boato saltas danĝere sur la ondoj, kiel la giganta rano. Ni dankas al la Dio pro sperteco de nia pramisto. Li lerte preterpasas ĉiujn obstaklojn kun nekredebla rapideco, sen eraro.
Post du horoj de la turmento (ordinara boato veturas 8 horojn), kun la senĉesa bruo en oreloj kaj balanco en kapoj, anstataŭ esperatan paradizon, ni atingas la plej malbelan urbeton el ĉiuj vizititaj en Laoso. Do ni decidas ne resti ĉi tie, sed tuj veturi al Oudomxai.
Apud la proksima vendejo laosanoj trankvile informas nin, ke hodiaŭ la serĉata buso jam ne veturos. Kiam ili certigas nin pri tio, iu stranga veturilo, funkcianta kiel buso, aperas sur la vojkruciĝo. Do ni eksidas en kromĉaron kaj ni veturas al “stacidomo” (biletvendejo), dekfoje al albordiĝejo, por kontroli, ĉu ne venis iu boato kun eventualaj pasaĝeroj. Post unu horo ni jam konas ĉiujn stratojn tiel bone, ke de la riverbordo al la centra placo ni povus trafi kun fermitaj okuloj. Post du horoj ni ankaŭ konas ĉiujn lokajn bongustaĵojn (ĉefe faritaj el rizo kaj bananoj) kaj gustriĉecon de la suko el sukera kano. Kaj post tri horoj, kiam ni jam ekkonis preskaŭ la tutan vojaĝhistorion de niaj kamaradoj el Aŭstrio, nia “buso” finfine startas.
La vojo serpentumas laŭ la mallarĝa, pitoreska rivero, kiu ŝajnas esti jam konata, ĝi ripetadas post ĉiuj sinuoj la samajn vidaĵojn: riverbrakojn, kabanojn sur talusoj, infanojn kaptantaj fiŝojn.
Denove ni preterveturas primitivajn vilaĝojn kun bambuaj aŭ rare lignaj kabanoj sur palisoj, senŝuajn aŭ tute nudajn infanojn, ludantaj sur argila, terure polva vojo.
Tamen, la vilaĝoj diferencas unu de alia per etaj detaloj en konstruaĵoj, ornamaĵoj, kiuj en la monotona pejzaĝo individuigas ilian aspekton. En unu el ili ĉiuj domoj havas bunte pentritajn ŝutrojn. Ĉiu kabano per aliaj koloroj rigardas vojon, kiel la tro pezaj okuloj de modelinoj, reklamantaj palpebrajn belaĵojn. Probable la loĝantoj havis malmulte da farbo, nur por fenestroj, sed tio sufiĉis por plibeligi la vilaĝon kaj originaligi ĝin. Eble la loko eĉ nomiĝas “Vilaĝo de Multkoloraj Ŝultroj”.
En gastejo (en Oudomxai) ni konatiĝas kun intresa singapurano. Li biciklas al Baratio (tra Ĉinio kaj Nepalo) por atingi la lokon, kie loĝas Dalaj Lamo kaj tie kiel volontulo li volas labori kun rifuĝintoj el Tibeto. La sekvan tagon ni preterpasas lin pedalanta supren altaĵon kaj, se iam ni pensis vojaĝi simile, nun ni certiĝas, ke biciklado en montaro ne estas bona ideo por ni.
Do Luang Nam Tha ni atingas per buso kaj jam la sekvan tagon, kiam ni pedalas al najbaraj, ne tro interesaj vilaĝoj kaj sekaj riversojloj, tro kuraĝe nomataj tie akvofaloj, ni denove certiĝas, ke por biciklado oni devas esti tre paciencaj. Mirinde, ke ĉinoj produktis tiujn ĉi biciklojn, ĉar depende de tio, ĉu ni levas aŭ mallevas la selojn, mankas al ni longeco de gamboj aŭ manoj. Kaj ni ne povas imagi ĉinon, kiu povus libere atingi tiajn pedalojn aŭ stirilon.
Iom seniluziitaj ni translokiĝas al Muang Sing, esperante renkonti tie folkloran riĉecon. En nervoziga silento pasaĝeroj observas kuŝantaj sur la vojo ŝtonegojn, kiuj antaŭ kelaj horoj falis el ravinmuroj. Ni gratulas al si, ke ni ne elektis la plej fruan buson kaj en tiu ĉi etoso ni eniras la urbeton, ankoraŭ pli malbelan ol Luang Nam Tha. Eble almenaŭ matena bazaro ĉion rekompencos.
Posttagmeze ni promenas kaj tuj, kiam ni eliras la urbeton, la ĉirkaŭaĵo plibeliĝas. En la pitoreska valo rizaj kampoj etendiĝas ĝis montoj. Rare ni trapasas vilaĝojn, ĉarmaj, tamen sen iu speciala kolorfrenezaĵo. En iu el ili ni trafas al templo kun la statuo de Budho, tiom dika, ke sen lia grandega ventro, plej verŝajne tro multe kliniĝanta malantaŭen figuro falus el la piedestalo.
La monakoj lavas sin ĉe akvopumpilo. Malfacile estas deŝiri okulojn de la intensa, varma kaj optimismiga oranĝkoloro de iliaj vestoj.
Ni intencas promeni ĝis la ĉina ŝtatlimo, tamen kaptas nin la tropika pluvego.La akvo fluas de ĉielo senĉese kaj ni daŭre staras sub tralikanta arbo (likimunajn jam okupas virbovoj), esperante ke neniu serpento volos malice ĵeti sin sur niajn kolojn en tiu ĉi malkomforta situacio kaj pacience tolerante ridojn de vilaĝanoj preterpasantaj nin kun ombreloj aŭ pluvprotektantaj, konusaj ĉapeloj.
En tropikoj dum la malseka sezono oni neniam povas rigardi la ĉielon kaj diveni, ĉu pluvos aŭ ne. Eĉ se la bluo super ni aspektas perfekte, pluvo ĉiam falos.
Post unu horo ni decidas eniri la muron de akvo. Ja ni jam preskaŭ estas tute malsekaj. Surprizas nin, ke la pluvo estas varma kaj agrabla kaj eĉ la ĉielo ŝajnas pliheliĝi. Ĵus kiam ni decidas humile doni sin al la pluvo, permesante al ĝi fini la verkon de trempado, de malantaŭ la nuboj ekaperas la suno. Ni ektordas niajn vestojn kaj antaŭ ol ni sukcesas reveni, ili jam estas tute sekaj.
La sekvan tagon ni frue ellitiĝas kaj kuras al la matena foirejo, iam unu el la plej famaj heroinaj bazaroj en tiu ĉi parto de Azio. Hodiaŭ laŭdire renkontiĝas tie homoj el diversaj naciaj minoritatoj, miksiĝas lingvoj kaj koloroj de tradiciaj vestoj.
Kaj ni renkontas ... kelkajn virinojn kun ĉinaj ĉemizoj kaj hararoj senzorge volvkorvritaj per buntaj kaptukoj. Iliaj jupoj estas tradiciaj, sed per similaj vestiĝas ĉiuj estimantaj sin laosaninoj.
Lingvojn ni ne povas distingi, ja ni konas apenaŭ kelkajn laosajn vortojn. Ĉiuflanke la impreso estas malpli ol mezbona. Kaj eble tro multe ni atendis memorante bazarojn en la norda Vjetnamio, kie eĉ la plej malgranda vilaĝo alltiradis ĉiujn kelkajn tagojn belege vestitajn montaranojn.
En Vjetnamio vendobudoj bonodoris kaj irizis pro vestoj, spicaĵoj, popolaj metiaĵoj, ŝtofoj, herbaĵoj, tabako, mane farita papero, dolĉajoj, bongustaĵoj kaj stakoj de la bruna, kana sukero. Sed tie ĉi, en Muang Sing, la vendobudoj timigas per ĉinaj fuŝvaroj kaj la paradoksa arbitreco, ĉar rizo ŝajnas havi ĉi tie la plej altan prezon en la tuta sudorienta Azio.
La vendistoj de heroino ĝis hodiaŭ subtenas tradicion, tamen plej werŝajne ne tiel vaste kaj, kompreneble, nuntempe ili devas vendi siajn varojn kaŝe. Pendanta sur la muro de nia ĉambro malgranda papero avertas nin duonafable duonsenindulge pri altaj punoj pro fumado de opio, haŝiŝo kaj mariĥuano. Policistoj, ni legas plu, venas ĉiu nokte por kontroli gastojn (ne venis). Do evidentiĝas, ke ne nur heroinon oni povas aĉeti en la bazaro.
Promenante inter vendobudoj subite ni renkontas homon sen vizaĝo. Tio ĉi estas la plej terura invalideco, kiun ni iam ajn renkontis. Aŭ iu fortranĉis lian vizaĝon per maĉeto, aŭ bombo eksplodis tuj antaŭ lia nazo. Eĉ mallonga rigardo al li dolorigas kaj naŭzas. Nekredeble estas, ke la viro ankoraŭ vivas kaj plej verŝjne eĉ povas vidi, ĉar li moviĝas inter vendobudoj tre lerte. Krom kvar truoj, unu okulglobo kaj kelkaj elstarantaj, kurbaj kaj rompitaj dentoj li havas nenion sur lia plata vizaĝo.
Ni forkuras de bazaro, forkuras de la vidaĵo.
La sekva mateno salutas nin sune, tamen mi metas al dorsosako la pluvmantelon. Mi volas sole viziti vilaĝojn sude de la urbeto. Verdire mi ne scias, ĉu iujn mi trovos tie, tamen ŝajnas al mi, ke argila vojo tra ĝangalo devas konduki al homoj. Kaj fakte, post unu horo mi atingas la unuan vilaĝon, aŭ pli precize la templon, tra kies korto kondukas la vojo, kaj kiu plej verŝajne gardas la enirejon.
La templo ne estas grandioza kaj nur ĝiaj muroj diferencigas ĝin de dekoj da aliaj. De fundamento ĝis tegmento sur la ekstera parto de la konstruaĵo timigas la budhisma infero. Ĉu infero egzistas en la religio, tion mi ne scias, tamen en la pentraĵo abundas ruĝo de flamoj kaj sango. La venĝanĝeloj vundas la damnitojn per longaj tranĉiloj kaj la plej kruelaj enpuŝas serpentojn en iliajn buŝojn.
Ĉirkaŭ mi mankas eĉ unu animo. Silenta templo, silenta vilaĝo, malplenaj kabanoj. Sur ŝnuroj sekiĝas koloraj jupoj, el terasoj pendas ŝrumpitaj pro suno legomoj. Sur iu korto varmiĝas hundo, kiu tute ignoras min.
Malgraŭ antipatio al ĝangalo mi eniras pli kaj pli mallarĝajn padojn kaj finfine el malantaŭ de la verda densejo atingas min homaj voĉoj. La pado kondukas min al kampoj.
Tuj post muro de la arbaro staras provizora, bambua kabano. Sub la vastobranĉa arbo, ĉe la longa benko, sur trunkoj sidas homoj kaj mansvingas al mi, invitante por manĝi rizaĵon. Kiam mi eksidas, el la kabano eliras ridantaj junulinoj en turbanoj. Ŝajnas al mi, ke ili apartenas al la nacieto Akha. El dekolto de loza ĉemizo de iu el la virinoj eksaltas granda mamo kaj ŝi malatentante tion ĉi iras al la kampo. La vidaĵo surprizas ĉi tie nek infanojn, nek virojn, neniun, krom mi. Iam la virinoj de la nacieto Akha vestis nur malsupran parton de sia korpo, tamen antaŭ kelkaj jaroj la registaro ordonis al ili kovri ankaŭ brustojn. Por eviti punojn ili subiĝis la ordonon, tamen ĝi ne sukcesis veki en ili hontemon pro tiu ĉi delonge malkovrata parto de la korpo.
La vilaĝanoj klarigas per gestoj, ke mi ne iru plu laŭ la pado, ĉar tie troviĝas nur kampoj. Do mi revenas kaj eniras la pli larĝan padon, kiam komencas pluvi. Kiam mi marŝas en la glueca argilo, ŝajnas al mi, ke la plandoj de miaj sandaloj tiras post mi la tutan vojon. Mi komencas dubi, ĉu mi trafos ien ajn, kaj kiam mi decidas reveni, denove atingas min homaj voĉoj.
Mezgrandaj lignaj kabanoj kun grandiozaj kanaj tagmentoj, malleviĝantaj preskaŭ ĝis tero, dronas en pluvtorentoj. Apude malsekiĝas sunaj baterioj, elstarantaj de argilo sur ŝtalaj stangoj. Homoj kaŝis sin pro la pluvo, tamen sub unu tegmento brodas maljunulino. Apude sidas kaj ploras infano. Kiam mi svingas per mano, ĝi ĉesas ploradon, do la avino invitas min sur la benkon. Ŝi tuj malaperas en la kabano kaj rapide revenas kun la inkrustita braceleto. Per gestoj ŝi klarigas al mi, ke se mi aĉetos ĝin, ŝi povos vakcini la bebon por ke ĝi jam ne plu ploru. La braceleto estas bela, sed ne havante monon en poŝo, mi embarasita foriras.
Malgraŭ ĉio similaj situacioj en Laoso okazas malofte.
Hodiaŭ pasas nia unua jaro de la vojaĝo. Morgaŭ ni revenas al Ĉinio . Do ni eniros la sekvan jaron konturante specifan cirklon, la azian cirklon.