DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ
Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la marto 2006 sur vojo al Lukla, kaj suspektinde, ke ni eble estis forkaptitaj per maoistoj, faris grandegan agadon celinta klarigon de nia situacio kaj se necesus - liberigon. legu la tutan rakonton »


Vero pri la „kaptado sur vojo al Everesto”
Interesigxon de amaskomunikilojn pri la vera historio ni komencis dubi tuj, post kiam ni eksciis, ke ni igxis herooj de jxurnaloj, radio kaj televido. La formo en kiu jxurnalistoj, policistoj kaj soldatoj interviuis nin kaj ignorado de iuj niaj respondoj konvinkigis nin, ke la „forkaptadon” utiligas por si mem diversaj organizajxoj, dum kiam nia situacio enigxas pli kaj pli malbona legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto la 7a – apud la rivero Yangtse (14.08 – 15.02.2005)
Venas la tago, kiam niaj lacaj piedoj, tro sataj de impresoj kapoj kaj malplenaj monujoj postulas de ni pli longan restadon. Do ni haltas en la provinco Chongqing, ĉe la riveroYangtse, en la loko tiel por ni fremda, ke jam post unu semajno la piedoj volas iri plu, la kapoj deziras novajn aventurojn, sed la malplenaj poŝoj haltigas nin tie por kelkaj longaj monatoj. legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto 6a - Sichuan (21.07-13.08.2004)
La provinco Sichuan nutras nin per vidaĵoj, kiujn en tiu ĉi parto de Azio jam antaŭlonge ni forgesis. Montaroj liberaj de la homa "fantazio", de rizo kaj betono. Ni preskaŭ flugas trans senfinaj spacoj, kiuj post ĉiu intermonto prezentas pli kaj pli surprizigajn pejzaĝojn. Montoj mildaj kiel verdaj panbuloj, aŭ krutaj kaj rokaj, iufoje tute nudaj, sed ofte vestitaj per sveltaj arboj, el kies branĉoj longaj likenoj pendas kiel anĝelaj haroj. Nanaj arbetoj kun bistraj, dikaj folioj kunpinglas rompeblajn rokojn sur la plej krutaj randoj legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto 5a - Yunnan (30.06-21.07.2004)
Unuafoje dum la vojaĝo ni revenas al jam vizitita lando. Kvankam ni scias, kion atendi post monato en la "senhoma", verda Laoso, surprizas nin subita apero de multaj homoj kaj tunoj da betono. Memfidaj, sen iu ajn mapo, kuraĝe ni eniras la betonan civilizacion kaj tuj kaptas nin la konata, tamen jam forgesita sento, ke neniu komprenas nin ĉi tie. Do, kaŝu ni la anglan malprofunde kaj retrovu en la memoro malmultajn, tamen valorajn, ĉinajn frazojn. legu la tutan rakonton »


LAOSO parto 2 (20.06-29.06.2004)
La buso devis starti je la 15.oo, tamen ni ekveturis post du horoj. Malakurateco de laosanoj (se oni povas uzi tiun ĉi esprimon) jam delonge ne kolerigas nin kaj ne mirigas. Ili nenien rapidas, sed ni ankaŭ. Do, kun la anĝela pacienco ni atendas tri horojn ĝis kiam la boato al Luang Ngoj pleniĝos. Probable horaroj, kiuj tamen egzistas ĉi tie, signas nur komencon de la pasaĝera arigado aŭ la horon, antaŭ kiu la boato aŭ buso certe ne forveturos. legu la tutan rakonton »


INVITO AL FOTOGALERIO
Vizitu fotogalerion de niaj E-amikoj kaj -konatoj.
Bedauxrinde ne cxiuj kiuj devus, trovigxas en gxi. Ni pardonpetas pro tio kaj esperas baldaux kompletigi cxion.
Se en subtitoloj trovigxas eraroj bonvolu informi nin.
Al cxiuj homoj kiuj trovigxas, kaj devus trovigxi en nia E-fotogalerio ankoraux foje ni kore dankas por amikeco, helpo, gastigado kaj akompano.
Vidu amikojn el Ukrainio kaj Rusio cxi tie E-vojagxo 1
kaj el Mongolio, Cxinio kaj Vjetnamio cxi tie E-vojagxo 2
legu la tutan rakonton »


LAOSO parto 1 (02.06-19.06.2004)
La Ponto de Amikeco, kelkaj stampoj en la pasportoj, apudurba buso kaj ni atingas Vientian – ĉefurbo de Laoso. Tuj ĉirkaŭvolvas nin la etoso de dormemo kaj trankvilo. Por momento ni forgesas pri Azio brua, postkuranta la propran “voston”, trudema. legu la tutan rakonton »


TAJLANDO (04.04-02.06.2004)
La taja-kmera ŝtatlimo apartigas landojn tiel diversaj, ke dum momento ni dubas, ĉu ni ankoraŭ troviĝas en Azio. Malantaŭ ni restas la grizaj, preskaŭ senhomaj lokoj, la marĉaj, agrilaj vojoj, plenaj de signoj avertantaj pri minoj. Antaŭ ni vastaj rapidŝoseoj, urboj, uzinoj kaj tunoj da betono. legu la tutan rakonton »


KAMBOĜO (12.03-04.04.2004)
Unuan fojon transpasadon de ŝtatlimo ne akompanis sento, ke ni eniras tute alian mondon. Kompreneble ni rimarkis iujn ŝanĝojn, tamen ili ne impresis nin forte. Malaperis konusaj ĉapeloj sur virinaj kapoj, verdo sur la kampoj kaj tipa por Vjetnamio tro densa loĝateco. legu la tutan rakonton »


VJETNAMIO parto 5 (02.02-10.03.2004)
Kamiono haltis ĉe la malgranda vojkruciĝo, de kie malvasta vojeto kondukis nin al la vilaĝo Kenh Ga. Akvo sur kampoj atingis femurojn de la laborantaj tie virinoj kaj la viro, pluganta najbare, kun ne malgranda klopodo devigis moviĝi bubalon, kiun marĉo ŝajnis ensorbadi pli kaj pli, post ĉiu paŝo. legu la tutan rakonton »


VJETNAMIO parto 4 (16.01-01.02.2004)
Restado en la urbeto Bac Ha estis por ni tempo de meritoplena pigreco dum vojaĝo tra la norda Vjetnamio. Nia hotela balkoneto, pendanta super la plej trafikplena strato, perfekte taŭgis por fari "spionajn" fotojn.
legu la tutan rakonton »


VJETNAMIO parto 3 (08.01- 15.01.2004)
La marŝon al Meo Vac ni komencis ĉe la malĝusta flanko de rivero. Vilaĝanoj en la nordo havas strangan kutimon por montri vojon. Unue ili levas manon al ĉielo kaj sekve al nedefinita direkto. Feliĉe, ni haltis ŝoforon, kiu portis nin trans la rivero, bedaŭrinde tuj ni devis eliri aŭtomobilon, ĉar niaj vojoj disiris. legu la tutan rakonton »


VJETNAMIO parto 2 (01.01-07.01.2004)
Nia vojaĝo tra la norda Vjetnamio ne estis tre facila, tamen ĝi apartenis al la plej interesa periodo dum nia restado en la nekomprenebla por ni lando. Ĉi tie, en vilaĝoj de malgrandaj etnaj grupoj ,ni renkontiĝis kun bonkoreco kaj gastemo.
legu la tutan rakonton »


VJETNAMIO parto 1 (13.12-31.12.2003)
Unikaj estas niaj unuaj tagoj en la nova lando. Ŝajnas, ke estos iomete simile kiel en Ĉinio, tamen, duaflanke de la limo ĉio estas nova, nekonata, fascina. Vjetnamio bonvenigas nin per aromo de kafo. legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto 4 (8.12-13.12.2003)
En la preterpasataj ĉe la vojo al Zhouzhuang vilaĝoj domoj staras inter lagetoj. En nebulo okulo kun malfacilaĉo kaptas delikatajn fiŝretojn elsstarantaj super surfaco de la akvo. La lagetoj estas dividitaj per malvastaj padetoj similantaj limrandojn en labirinto de rizaj kampoj. legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto 3 (12.11-8.12.2003)
Hongkonganoj estas same helpemaj kiel aliaj ĉinoj, tamen ili bone posedas la anglan kaj helpas nur kiam scias kiumaniere. Do ni sufiĉe rapide atingas loĝejon de Verner Breitung, kiu surprizas nin per vespermanĝo laŭ eŭropa stilo. Laste ni manĝis panon en Mongolio kaj nur ĉi tie ni ekkonsciis, kiel forte ni sopiris al ĝia gusto. legu la tutan rakonton »


Vizito en Zaozhuang, Ĉinio
Bonvolu rigardi fotojn pri nia prelego pri la Esperanto kaj mondvojaĝo por studentoj en Zaozhuang:)
http://www.zzc.edu.cn/dlx/xinwen/xueshubaogaojieke.htm
legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto 2 (30.10-14.11.2003)
El Pekino al Xi'an - malnova ĉefurbo de Ĉinio - ni petveturis preskaŭ tri tagojn. La unuan fojon ni haltis por tranokti en la malgranda urbo, kiu ne estis montrita sur nia mapo. Serĉante malmultekostan hotelon, ni trafis al ŝtata oficejo. legu la tutan rakonton »


ĈINIO parto 1 (14.10-29.10.2003)
Ŝtatlima trairejo inter Mongolio kaj Ĉinio estas kiel pordo al alia mondo. Rekte el senhomaj stepoj kaj dezerto ni trafas al "formikejo". Ĉinio ŝokas nin per multego de ĉio - homoj, bicikloj, reklamoj kaj aĵoj. Ŝajnas al ni, ke ni alvenis al nekredeble riĉa lando. legu la tutan rakonton »


abono
Ni proponas al ĉiuj niaj legantoj abonon, dank al kiu oni povas ricevi aktualajn informojn pri novaĵoj sur nia retpaĝaro kaj informojn pri nia vojaĝo. Ni ankaŭ informas, ke ŝanĝiĝis adreso de nia retpoŝto. Tamen ĉiam oni povas sendi leteron pere de retpaĝaro (vidu "skribu"). legu la tutan rakonton »


MONGOLIO (29.09-14.10.2003)
En Mongolio oni devas forgesi pri petveturado. Malbonaj vojoj, malmultaj aŭtomobiloj, terura prezo - 30 usonaj dolaroj por unu tago en mendita aŭtomobilo. Pli bone estas aĉeti ĉevalon aŭ kamelon, kiun post vojaĝo en tiu ĉi lando oni povas vendi. legu la tutan rakonton »


RUSIO parto 3 (11.09-29.09.2003)
Survoje al Bajkalo ni certiĝas, ke plej rapide oni povas haltigi automobilon nokte. Post tri minutoj prenas nin ŝoforoj el Kazaĥio. legu la tutan rakonton »


RUSIO parto II (20.08-10.09.2003)
Barnaul traoviĝas pli ol tri mil kilometroj de Ĉeboksary. Ni traveturis tiun distancon dum kvar tagoj. En Rusio oni petveturas alimaniere ol en Pollando. legu la tutan rakonton »


Rusio parto I (25.07-19.08.2003)
Se oni volas difini Moskvon per unu vorto, la vorto "giganta" estus la plej ĝusta. Ni ekkonis du ĉefurbojn de Rusio: Moskvon de Oĉjo kaj Moskvon akceseblan al ĉiuj. legu la tutan rakonton »


UKRAINO parto II (09-25.07.2003)
Denove ni por kelkaj tagoj lasas Jefim' kaj vizitas Anatolon en Sevastopol. Lia loĝejo estas kiel malgranda muzeo, kaj plej multe da ekspoziciaĵoj li mem trovis sur fundo de maro. legu la tutan rakonton »


UKRAINIO parto I (29.06-10.07.2003 r.)
Rusa ĉampano, pola flago kaj amikoj svingantaj sur la perono - jen lastaj bildoj el Toruno. Tiel komenciĝis nia vojaĝo. legu la tutan rakonton »


Ni forveturas hodiaŭ (28.06.2003) je la 22.10 el Stacidomo Ĉefa Toruno.
Ni sentas kiel antaŭ de salto kun bungge. Kiam ni fermos pordo de trajno, malfermiĝos nova parto de nia vivo. Ni esperas, ke ni sukcesos ĉirkaŭi la mondon seniĝante de rutino. legu la tutan rakonton »













Platforma handlowa