kiu ni estas
koncepto
kiamaniere
kie
kion ni atendas

Marzena (1974) polino; naskiĝis en urbo Gostynin; de studtempo loĝas en Toruno; juristino.
- Fascinas min novaj kaj nekonataj aferoj. Mi ŝatas esplori la mondon tra objektivo.

Wojtek (1974) polo; socjologo; gvidis fondaĵon.
- La plej valoraj estas por mi novaj provokoj kaj rutino estas mia la plej granda malamiko.

Dormetas en ni intereso pri la mondo kaj ni volas ekkoni ĝin, eĉ se prezo estos rezigno je la oportuna vivo.



Unu vespero ni ekrevis vojaĝon al Mongolio sed jam post kelkaj tagoj ni sciis, ke forveturos por ĉirkauxi la mondon dum kelkaj jaroj.
Ni komencis realigi niajn revojn. Tio estis simpla. Tiam ni certiĝis, ke ne havas radikojn.



Plej proksime al homoj kaj al la Tero. Ni ne volas traflugi super nia planedo, sed volonte ni rigardus ĝin el inter nuboj.
Ni petveturos kaj portos ĉion sur propraj dorsoj. Ni volas eviti riĉajn hotelojn por trafi al pli aŭtentikaj lokoj.
Ni konfidas al gastigado de esperantistoj kaj favoreco de aliaj homoj. Se mankos tegmenton super la kapoj ni ekdormos en tendo aŭ sub ĉielo.
Pri Esperanto interesigis nin geamikoj Agnieszka kaj Krzysztof, kiuj finis sian kelkjaran vojaĝon, jxus kiam ni komencis plani nian propran.
Kiam ni decidis lerni la lingvon baldaŭ ni trafis inter gastigemaj kaj intersaj homoj.
Pravis niaj amikoj, ke dank al Esperanto oni povas vojaĝi inter homoj ne inter ŝtonoj. Ĵuste tiamaniere ni volas iri.



Ni komencas oriente, ĉar tiu parto de la mondo ĉiam fascinis nin. Ni ne kreas detalajn planojn klopodante nur adaptigi ĉion al jarsezonoj kaj klimato.
Ni volas viziti landojn de orienta Azio kaj poste trans Indonezio iri al Aŭstralio kaj Novzelando. Ni vizitos ambaŭ Amerikojn, Grenlandon kaj ĉe fino de vojaĝo ankaŭ Eŭropon.



Ni intencas vojaĝi al malproksimaj kaŝejoj de la mondo kaj ankaŭ al homaj kaj niaj propraj internojn. Ni volas multe travivi, ekkoni, tuŝi kaj pri ĉio rakonti al tiuj, kiuj vojaĝas iuajnmaniere, eĉ en revoj.