novaĵoj per retpoŝto

informojn pri la vojaĝo sendu al mia retadreso:






Marzena 2006-04-23
DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ
Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la marto 2006 sur vojo al Lukla, kaj suspektinde, ke ni eble estis forkaptitaj per maoistoj, faris grandegan agadon celinta klarigon de nia situacio kaj se necesus - liberigon. legu la tutan rakonton »
Marzena 2006-04-13
Vero pri la „kaptado sur vojo al Everesto”
Interesigxon de amaskomunikilojn pri la vera historio ni komencis dubi tuj, post kiam ni eksciis, ke ni igxis herooj de jxurnaloj, radio kaj televido. La formo en kiu jxurnalistoj, policistoj kaj soldatoj interviuis nin kaj ignorado de iuj niaj respondoj konvinkigis nin, ke la „forkaptadon” utiligas por si mem diversaj organizajxoj, dum kiam nia situacio enigxas pli kaj pli malbona legu la tutan rakonton »
Marzena 2006-01-18
ĈINIO parto la 7a – apud la rivero Yangtse (14.08 – 15.02.2005)
Venas la tago, kiam niaj lacaj piedoj, tro sataj de impresoj kapoj kaj malplenaj monujoj postulas de ni pli longan restadon. Do ni haltas en la provinco Chongqing, ĉe la riveroYangtse, en la loko tiel por ni fremda, ke jam post unu semajno la piedoj volas iri plu, la kapoj deziras novajn aventurojn, sed la malplenaj poŝoj haltigas nin tie por kelkaj longaj monatoj. legu la tutan rakonton »
Marzena 2005-07-07
ĈINIO parto 6a - Sichuan (21.07-13.08.2004)
La provinco Sichuan nutras nin per vidaĵoj, kiujn en tiu ĉi parto de Azio jam antaŭlonge ni forgesis. Montaroj liberaj de la homa "fantazio", de rizo kaj betono. Ni preskaŭ flugas trans senfinaj spacoj, kiuj post ĉiu intermonto prezentas pli kaj pli surprizigajn pejzaĝojn. Montoj mildaj kiel verdaj panbuloj, aŭ krutaj kaj rokaj, iufoje tute nudaj, sed ofte vestitaj per sveltaj arboj, el kies branĉoj longaj likenoj pendas kiel anĝelaj haroj. Nanaj arbetoj kun bistraj, dikaj folioj kunpinglas rompeblajn rokojn sur la plej krutaj randoj legu la tutan rakonton »
Marzena 2005-06-16
ĈINIO parto 5a - Yunnan (30.06-21.07.2004)
Unuafoje dum la vojaĝo ni revenas al jam vizitita lando. Kvankam ni scias, kion atendi post monato en la "senhoma", verda Laoso, surprizas nin subita apero de multaj homoj kaj tunoj da betono. Memfidaj, sen iu ajn mapo, kuraĝe ni eniras la betonan civilizacion kaj tuj kaptas nin la konata, tamen jam forgesita sento, ke neniu komprenas nin ĉi tie. Do, kaŝu ni la anglan malprofunde kaj retrovu en la memoro malmultajn, tamen valorajn, ĉinajn frazojn. legu la tutan rakonton »
Marzena 2005-05-21
LAOSO parto 2 (20.06-29.06.2004)
La buso devis starti je la 15.oo, tamen ni ekveturis post du horoj. Malakurateco de laosanoj (se oni povas uzi tiun ĉi esprimon) jam delonge ne kolerigas nin kaj ne mirigas. Ili nenien rapidas, sed ni ankaŭ. Do, kun la anĝela pacienco ni atendas tri horojn ĝis kiam la boato al Luang Ngoj pleniĝos. Probable horaroj, kiuj tamen egzistas ĉi tie, signas nur komencon de la pasaĝera arigado aŭ la horon, antaŭ kiu la boato aŭ buso certe ne forveturos. legu la tutan rakonton »



















Platforma handlowa