Kie ni estas:

2006-09-27
Tra Singapuro ni de nove alvenis al Cxinio.
Tamen tri jaroj en Azio suficxas por ni. Kvankam ni ankoraux ne cxirkauxis la mondon, la decido pri reveno al Pollando por pasigi tie la vintron maturigxis.
Ni sopiras pri hejmo, pri nia propra kulturo, pri cxiuj kaj cxio kio restis en la patrujo. Antaux ni kontinuos la mondvojagxon, ni devas iomete refresxigxi.
Ecx vojagxantoj bezonas ferion ;)


2006-07-07
Barato. Terura varmego kaj atendado monsunon. La gemologia kurso haltos nin en urbo Jaipur por tri monatoj. Vojagxo inter belsxtonoj.

2006-04-16
Trisemajna marsxado en Himalajo donis al ni neatenditan famon, aux pli detale proverbajn “dekkvin munutoj de la famo”.
“Frostigita” sangon rakonto pri nia “forkaptado” atendas scivolemuloj en nia sekcio “vojagxraportoj”.
Civilizita Katmanduo rapidege redonas al ni perditajn kilogramojn kaj trankviligas spiradon. Tamen strange estas post 20-taga marsxado ne devi iri ieajn. Kaj cxio en cxirkauxajxo estas tiel nekutime ebena!
Post unu semajno ni diskrucigos niajn vojagxajn vojojn, revenante, ni - al Barato kaj niaj amikoj Gosia kaj Konrad – al Tajlando. Sed antaux la disigxo okazos ni planas la vengxon. Ni jam elgvatis kelkajn Maoistojn, tauxgajn por forkaptado kaj postulo de elacxetmono. Por ripari „revolucian” truon en niaj vojagxbugxetoj, ni auxtoritate decidis pri necesa imposto pro profito el turisma komerco. Eble - 280 usonaj dolaroj de kvar Maoistoj suficxos ;)


2006-04-16
Hinda „masala” (miksajxo) lacigis nin suficxe post tri monatoj. Barato, kie nombrego da turistoj povas kuragxe konkuri kun miliardo da lokanoj, permesis al ni nur por nelonge gxui trankvilecon en Benaulim, Hampi, cxu admiri nesxangxeblan etoson de la templo Madurai kaj de sankta urbo Varanasi cxe Gangeso.
Liberigxinte el kruela cxirkauxbrakumo de cxiea turisma komerco, de nove ni igxis instruistoj, cxi foje de Esperanto, en lernejo de Sankta Jozefo en Whitefield (urbo, kie famulo Sai Baba de tempo al tempo aperas kaj permesas admiri sin per sekvantoj).
Esperantumis ni dum du semajnoj kun Venkatesh, Giridar kaj Ranganajakulu kaj poste revenis inter sxtonoj - belegaj juvelsxtonoj en urbo Jaipur.
Nepalo invitis nin en naskigxloko de Budhao (vilagxo Lumbini), kie sorcxis nin nekutimaj en Azio silento kaj trankvileco.
Post dekkelkaj horoj en saltanta sencxese buso trafis ni al la turisma “geto” en Katmanduo, simila al cxiuj tiaj lokoj en Azio, tamen ege pura kaj trankvila kompare kun Barato.
Nun ni atendas niajn polaj geamikoj - Gosia kaj Konrad, preparante kun granda espero la renkontigxon en Himalajo. Kun espero, ke ecx por nelonge ni sukcesos liberigxi de sekvanta nin ekde kelkaj monatoj senindulga turisma mafio. Kaj finfine ni havos sxancon babili pollingve kun iu alia ol nia mem.


2006-01-30
Malantaŭ ni Orienta Turkestano kaj ĝies rozenaj vilaĝoj ĉirkaŭ Turpan, bravaj Ujguroj je melodia lingvo, sablaj montoj de la dezerto Taklamakan, fabelaj silkoj kaj tapiŝoj en Hotan, kashgaraj bazaroj, Kirgizoj sur postkurantaj sur la ĉevaloj venton, odorantaj lakte setlejoj de Taĝikoj.
Unuan matenon sub la pakistana ĉielo la tero ekbalancis nur iomete sub niaj piedoj, tamen kelkcent kilometroj fore portante morton kaj detruon.
Tra maltrankvila urbo Gilgit en Kaŝmir kie prizonigis nin por semajno loka religia konflikto, ni atingis pacan Nanga Parbat, kie suno varmigin herbarojn, kaj neĝon kaj silento vundata estis nur per bruo de krevanta glaciejo.
Poste vagadis ni ĉe afgana limo, ĉirkaŭ izolita urbo Ĉitral, por kompari belecon de Karakorum kaj Himalajoj kun montaro Hindukush. Kaj perdis ni vojon inter miljaraj cedroj, promenante el unu al alia valo, tra vilaĝoj de lastaj en Pakistano paganoj el minoritato Kalasha.
Peshavar implikis nin por longe en gastigeco de Pashtunoj, malkovrante sekretojn de ĉiutaga muslima vivo.
En Multan ni havis ŝanon sperti tre fortan miksaĵon de gastigemeco esperanto-muslima.
Lahore ĵetis nin en enigmaj ritoj de sufismo kaj forpuŝis al la vojo kondukanta al ŝtatlimo.
Jam preskaŭ du monatoj ni vojaĝas tra Barato. Kristnaskon ni pasigis en tre kristana provinco Goa, Novjaron kun junaj Israelanoj en roka urbeto Hampi kaj post longa vagado ni trafis finfine inter esperantistoj.


2005-09-19
Dorsosakajoj plenigxis, en pasportoj novaj vizoj, en posxo biletoj. Morgaux ni revivigas nian vojagxon!
Ni iras al Pakistano, sed unue iomete ni vagos cxirkaux dezerto Taklamakan en okcidenta provinco Xinjiang.
Kaj poste altega pordo de montaro Karakorum kondukos nin en tute alia mondo.
Adiaux Cxinio!


2005-07-10
Ankorau en Chinio :(

2005-03-24
Ferioj pasis, printempo jam venis kaj ni ankoraux trovigxas en Cxinio. Tamen ni jam adiauxis la lernejon kaj infanojn cxe rivero Yangtse kaj en akompano de niaj patroj, el pinto de la televida turo en Sxanghajo ni rigardis modernan, orientan Cxinion. Kaj nun invitis nin gastigema urbo Xi'an, kie de kelkaj tagoj ni mangxegas musliman panon. Cxi tie cxiu tage ni vidas sunon sur la cxielo, kio en Chongqing cxe Yangtse preskaux neniam okazis. Kaj jxuste tion ni bezonis, sunon, panon kaj krietojn de muslimaj vendistoj. En tiu cxi etoso ni preparigxas al nia sekva celo, cxar cxiuj vojoj el Xi'an kondukas al ... Pakistano.

2004-12-14
Malgraux, ke niaj vojagxraportoj finigxas cxe Vjetnamio, nia vojagxo dauxras. Marton ni pasigis en Kambogxo, aprilon kaj majon en Tajlando. Junie ni vizitis Laoson kaj sekve revenis al Cxinio, kie dum du monatoj (julio kaj auxgusto) ni vagabondis en provincoj Yunan kaj Sicxuan. De septembro ni laboras instruante anglan lingvon en urbeto cxe la rivero Yangtse (provinco Chongqing). Baldaux ni restartos nian vojagxon.














Platforma handlowa